Dunavecse
Dunavecse [dunaveĉe] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kunszentmiklós.
Dunavecse | |||
urbo | |||
|
|||
Areo | 67 km² (6 700 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 4 100 | ||
Poŝtkodo | 6087 | ||
Telefona antaŭkodo | 78 | ||
Vikimedia Komunejo: Dunavecse | |||
Retpaĝo: www | |||
Situo redakti
Dunavecse situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, kontraŭe estas Dunaújváros kune kun nova ponto, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Sombor, laŭ fervojo Kunszentmiklós-Dunapataj.
Historio redakti
La iama Vecse estis menciita unuafoje en 1332. En 1610 kalvinana sinodo okazis en la kirko. Dum dominado de turkoj la komunumo ne senhomiĝis. En 1761 Vecse ricevis rajton aranĝi tutlandan foiron, en 1832 semajnajn foirojn. En 1838 kaj 1876 inundoj, en 1848 incendio okazis.
En la tiama vilaĝo vivis gepatroj de Petőfi inter 1840-1844, sed ankaŭ la poeto ofte frekventis la komunumon. Tie li verkis multe da elstaraj poemoj. La gepatra domo estas muzeo.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Dunavecse naskiĝis universitata profesoro Mihály Samu.