Eŭropa ŝoseo 30

internacia ŝoseo en Eŭropo

La eŭropa ŝoseo 30 (Mallonge E 30) estas eŭropa ŝoseo, kiu inter okcidento kaj oriento kondukiĝas tra Eŭropo. Ĝia orienta parto estas la plej grava ŝosea ligo inter okcidenta Eŭropo kaj Rusio, kaj la parto en Pollando kaj orienta Germanio ankaŭ la plej grava ligo de la tri iom pli nordaj ŝtatoj en Baltio al okcidenta Eŭropo.

Eŭropa ŝoseo

eŭropa ŝoseo 30

Bazaj datumoj
suma longo 5 800 km
landoj

 Irlando
 Britio
 Nederlando
 Germanio
 Pollando
 Belorusio
 Rusio

mapo

vojo de la eŭropa ŝoseo 30

vojo
vidu maldekstre en la teksta listo
vdr

La E 30 en Irlando kondukiĝas de Cork al la marborda urbo Wexford, en Britio plu de Fishguard (Kimrio) tra Londono al la marborda urbo Felixstowe. En la kontinenta parto de Eŭropo ĝi plukondukiĝas de la havenurbo Hoek van Holland tra Hago, Utrecht, Hengelo, Osnabrück, Hanovro, Berlino, Poznano, Varsovio kaj Minsko al Moskvo kaj tiam sekvas la vojon de la rusia aŭtovojo M5 tra Samara kaj Ufa al Omsk.

La ebleco pluveturi sur la rusiaj ŝoseoj M51, M55, M58 kaj M60 igas la eŭropan ŝoseon prto de la transkontinenta urba konekto inter Cork ĉe la Atlantika Oceano kaj Vladivostoko ĉe la Pacifika Oceano. La suma longo de tiu konekto estas pli malpli 12 000 kilometroj, el kiuj 3 300 kilometroj estas la vojo CorkMoskvo kaj 2.500 kilometroj la vojo MoskvoOmsk.

En Britio, Nederlando kaj Germanio la ŝoseo havas la konstruan nivelon de aŭtovojo respektive aŭtoŝoseo kun ĉie almenaŭ du lenoj po direkto. En Pollando eblas vojaĝi aŭtovoje de la limo kun Germanio, tra Poznań, al Stryków apud Lodzo. Poste, direkte al la limo kun Belorusio jam ekzistas iuj ŝoseaj partoj je konstrua nivelo de aŭtovojo (kies paso kostas vojimposton). La resto de la ŝoseo ankoraŭ estas unu-lena po direkto kaj estas/estos trakonstruata al plia larĝo. En Belorusio la ŝoseo preskaŭ ĉie havas du lenoj po direkto, sed nacie ne estas nomata "aŭtovojo".

Urboj laŭlonge de la ŝoseo E 30 redakti

en Irlando:

en Britio (Kimrio kaj Anglio):

en Nederlando (kiel naciaj aŭtovojoj A1, A28, A27, A12, A4 kaj N211):

en Germanio (kiel naciaj aŭtovojoj A30, B61, A2, A10 kaj A12):

en Pollando (kiel naciaj aŭtovojoj A2, S2 kaj DK2):

en Belorusio (kiel nacia rapidvojo M1):

en Rusio (kiel naciaj aŭtovojoj M1 kaj M5)

Eksteraj ligiloj redakti