Ede Kühne [kune], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kühne Ede estis germana-hungara entreprenisto, fabrikestro, inventisto, kreinto de hungara produktado pri agrikulturaj maŝinoj.

Ede Kühne
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1839 (1839-05-16)
en Hamburgo
Morto 13-an de decembro 1903 (1903-12-13) (64-jaraĝa)
en Moson
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Ede Kühne [1] naskiĝis la 16-an de majo 1839 en Hamburgo. Li mortis la 13-an de decembro 1903 en Moson.

Biografio redakti

Ede Kühne lernis en Kolonjo, inter 1860 kaj 1862 li estis teknologia desegnisto en fabriko en Berlino. Li eklaboris en fabriketo en Moson en 1862 por studi ankaŭ en alia lando la maŝinojn. En la sekva jaro li aĉetis duonon de la fabriketo kaj poste kiel posedanto evoluis granda la laborejon. En 1866 lia maŝino jam havis grandan sukceson en ekspozicio en Vieno. Post 2 jaroj li edziĝis baldaŭ havanta 5 gefilojn, en 1869 li jam estis la sola posedanto helpe de la ricevita doto. Li havis multe da patentoj, liaj maŝinoj disvastiĝis en la tuta Habsburga Imperio, eĉ en Balkano. Li produktis ĉiuspecajn maŝinojn, kiujn la kamparanoj uzis. Inter 1869-1875 liaj produktaĵoj ricevis 39 premiojn. Lia plej menciinda maŝino estis ekde 1874 "Hungaria Drill" ĉevaltira kvazaŭaŭtomata semmaŝino (premiita en 1878 en Parizo). (En 1890]] estis farita jam la dekmila semmaŝino, samtempe jam pluevoluigita. En 1885 li prezentis en ekspozicio en Budapeŝto 90 diversajn agrarajn maŝinojn. En 1895 unu el siaj filoj iĝis oficiale lia kunulo. Li ricevis signifajn ŝtatajn premiojn en 1873, 1879, 1896.

Li ĉiam zorgis pri siaj laboristoj, en la fabriko striko neniam okazis.

Fontoj redakti