Elihu Thomson

usona inventisto

Elihu THOMSON (naskiĝis la  29-an de marto 1853(nun 1853-03-29) en Manchester (Anglio), mortis la 13-an de marto 1937 en Swampscott (Masaĉuseco)) estis brita, usona inĝeniero, inventisto kaj entreprenisto. Naskiĝinta en Manchester (Anglio), kune kun sia familio li translokiĝis al Filadelfio (Pensilvanio, Usono) en 1858. Thomson studis ĉe "Central High School of Philadelphia", kie li diplomiĝis en 1870. Post diplomiĝo, li fariĝis instruisto, kaj en 1876, en la aĝo de dudek tri, li fariĝis estro de la ĥemia katedro. En 1877, li komencis esploradon en la kampo de rezistanca veldado, disvolvis metodon de steba veldado kaj enkondukis ĝin en la industrion.

Elihu Thomson
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1853 (1853-03-29)
en Manĉestro
Morto 13-an de marto 1937 (1937-03-13) (83-jaraĝa)
en Swampscott
Tombo Pine Grove Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono
Alma mater Universitato YaleUniversitato Harvard
Subskribo Elihu Thomson
Okupo
Okupo inĝenieroinventistokemiistoentreprenisto
vdr

Thomson fondis la "Thomson-Houston Electric Company". Aldone al rezistancaj veldmaŝinoj, li disvolvis projektojn por arkolumaj sistemoj, transformatoroj. En 1892, la "Thomson-Houston Electric Company" kunfandiĝis kun la "Edison General Electric Company" por iĝi la "General Electric Company".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti