Engelberto la 3-a de Mark

Ne konfuzu kun lia samnoma onklo, episkopo de Lieĝo kaj Kolonjo.

Grafo Engelberto la 3-a de Mark (naskiĝinta proksimume 1330; mortinta la 21-an de decembro 1391) regis la graflandon Mark de 1346 ĝis 1391.

Engelberto la 3-a de Mark
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1333 (1333-02-28)
Morto 21-an de decembro 1391 (1391-12-21) (58-jaraĝa)
Mortis per pesto vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Adolfo la 2-a de Mark vd
Patrino Margaret of Cleves, Countess of the Marck vd
Gefratoj Adolfo la 3-a de Mark • Theoderic I of the Mark vd
Edz(in)o Richardis of Jülich • Elisabeth of Sponheim vd
Infanoj Margareta von der Mark vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Engelberto-Statuo sur la urba fontano en Neuenrade

Familio redakti

Engelberto naskiĝis proksimume 1330/1333 kiel plej aĝa filo de Grafo Adolfo la 2-a de Mark – laŭ alia nombrado Adolfo la 4-a – kaj ties edzino Margareta de Kleve. Proksimume 1354 li geedziĝis kun Riĥardisa de Jülich, kiu mortis proksimume 1360. Kun ŝi li havis filinon, Margareta de Mark (mortinta en 1410). Pli malfrue li geedziĝis kun Elizabeta de Sponheim kaj Vianden (mortinta en 1417), filino heredanta de Grafo Simon la 3-a de Sponheim kaj Kreuznach. Per neniu el liaj du edzinoj li naskigis virajn idojn. Lia filino edzigis en 1375 Filipon de Falkenstein kaj Münzenburg (mortinta la 18-an de januaro 1409).[1]

Vivo redakti

Post la morto de sia patro li fariĝis, laŭdire nur 17 jarojn aĝa, grafo de Mark. Li sidis ĉefe en kastelo Blankenstein en Hattingen. Tuj post komenco de lia regado lia pozicio eniĝis danĝeron, post kiam mortis imperiestro Ludoviko la 4-a kaj ties posteulo Karlo la 4-a staris surflanke surflanke de la kolonja ĉefepiskopo Valramo de Jülich. Tiu defendis en sia eco kiel duko de Vestfalio teritoriajn interesojn en la regiono. La imperiestro tamen baldaŭ forturniĝis de la eklezia imperioprinco. Valramo mortis en 1349 je Parizo, kaj lia posteulo Vilhelmo de Gennep interkonsentis pacon kun Engelberto. La ĉefepiskopo invitis la grafon al la partopreno de packonstitucio en Vestfalujo kaj faris lin aliancano en la batalo kontraŭ la graflando Arnsberg. Kompense la ĉefepiskopo helpis surtronigi la fraton de Grafo Adolfo kiel de episkopo de Münster. Post la morto de la ĉefepiskopo Engelberto sukcesis enpostenigi sian fraton kiel ties posteulo. Tiu ĉi tamen rezignis la postenon favore al sia onklo Engelberto la 3-a de Mark pro la proksimiĝanta heredo de la Graflando Kleve. En 1366 li estis kolonja marŝalo de la duklando Vestfalio serve al sia onklo Engelberto la 3-a. Post la morto de Grafo Johano de Kleve Adolfo fariĝis grafo de Kleve. Kiel antaŭe interkonsentite, li transcedis al Engelberto ĉiun teritorion dekstre de la Rejno escepte Emeriĥon kaj la oficolandon Hattuarien aŭ Hettergau (ĉirkaŭ la iam romia urbo Xanten). La grafo ankaŭ esperis pri la akiro de la graflando Arnsberg, ĉar Grafo Gotfrido la 4-a kaj ties edzino Ana de Kleve restis sengefilaj. Tiu tamen preferis vendi la graflandon al la ĉefepiskopujo. Tio klare fortigis la potencon de la kolonjanoj en Vestfalujo kaj malebligis la superecon de Engelberto. La nova ĉefepiskopo Frederiko la 3-a de Saarwerden siaflanke ekmilitis kontraŭ la du fratoj Engelberto kaj Adolfo. Li akiris de Ana de Kleve ties heredorajton pri la graflando Kleve. Krom tio li certigis al si fare de la imperiestro la hejmenfalon de la kolonjaj feŭdoj en Kleve same kiel la voktecon pri la abatinejo Essen kaj aliajn rajtojn.

Ekestis en 1376/77 denovaj militaj konfliktoj inter la ĉefepikopujo kaj Mark-Kleve. La militon interrompis nur mallongtempe en 1381 batalhalto, kiun peris episkopo Kuno la 2-a de Falkenstein. La konflikto finiĝis nur per la morto de Engelberto en 1391. Li mortis en kastelo Wetter la Tagon Sankta Tomaso je pesto. Li estis entombigata en la abatopreĝejo de Fröndenberg.

Lia frato Adolfo konsentis je konsiderindaj koncedoj pacon kun la ĉefepiskopo. Li ankaŭ fariĝis posteulo de Engelberto kiel grafo de Mark.

Memoro redakti

 
La rolanto de Grafo Engelberto la 3-a preterpasas kune kun la fraŭloj de Bochum la monumenton de Grafo Engelberto la 3-a.

Antaŭe Engelberto laŭ la legendo estis ordoninta, ke oni en kazo de atako je la funebra procesio sin defendu, kio poste ankaŭ okazis en Menden je la Tago Sankta Stefano.

La Majovespera Festo en Bochum ĝis nun multelspeze festata onidire devenas de Grafo Engelberto. Kiam li en 1388 konfliktis kun la libera urbo Dortmund, al la kamparanoj de Harpen sukcesis per helpo de la fraŭloj el Bochum, repreni la brutaron ŝtelitan de la Dortmundanoj. Kiel danko la fraŭloj rajtis elpreni el la arbareto Bockholt [fagareto] ĉiun 30-an de aprilo (Majovespero) la plej bonan arbon kaj festi per la enspezita vendosumo.

La Bochumanoj siaflanke dediĉis al li la Engelberto-Fontanon ĉe Kortum-Strato en la urbocentro. Antaŭ la Dua Mondmilito tiu ĉi fontano estis laŭ la stilo de romantisma-milita imago pri kavaliro. La fontano estis, kiel multaj monumentoj, dum la Dua Mondmilito enfandita por armoceloj. La malnova starloko estis inter Kerkweg kaj la nuna subtertramo-alirejo. En la 1960-aj jaroj oni starigis simple modestan variaĵon kelkajn metrojn distance de la malnova starloko kaj formis ĝin fontana. La fontano troviĝis enmeze de la trinkejokvartalo Bermudadreieck - nomata laŭ la "Bermuda triangulo" ĉar tie oni pro tro la alkoholo facile povus perdi la orientiĝon. Post diversaj stratkonstruadoj la starloko estis plurfoje ŝanĝata; intertempe la statuo staras – sen fontano – preskaŭ denove sur la origina starloko.

Literaturo redakti

  • Jahrbuch des Vereins für Orts- und Heimatkunde in der Grafschaft Mark, 13. Jahrgang 1898–99, Engelbert III., Graf von der Mark p. 41 k. s. von Max Seippel
  • Wilhelm Crecelius: Engelbert III.. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 6, Duncker & Humblot, Leipzig 1877, S. 126–128.

Referencoj redakti

  1. Joh. Georg Lehmann,Urkundliche Geschichte der Herren und Grafen von Falkenstein am Donnersberge, p. 76, ciferecigita