Ernő SZÉP [ernO sEp], hungare Szép Ernő estis hungara poeto, verkisto, dramisto kaj ĵurnalisto.

Ernő Szép
Persona informo
Szép Ernő
Naskonomo Schön Ezékiel
Naskiĝo 30-an de julio 1884 (1884-07-30)
en Ĥust
Morto 2-an de oktobro 1953 (1953-10-02) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo Ernő Szép
Memorigilo Ernő Szép
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis la 30-an de junio 1884 en Huszt, kiu nun estas Ĥust, Ukrainio. Li mortis la 2-an de oktobro 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lia debuta poemlibro aperis en 1902. Post unu jaro li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. En 1908 li aliĝis al Nyugat, kie li amikiĝis kun Endre Ady. Li batalis en la 1-a mondmilito. Li unufoje ricevis premion en 1933. En 1944, kiel judo, li estis deportita. Post la 2-a mondmilito li vivis malriĉa.

Ernő Szép estis membro de Societo Petőfi.

Verkoj (selekto) redakti

  • Első csokor (Unua bukedo), poemoj kaj tradukaĵoj, 1902
  • Énekeskönyv (Kantlibro), poemoj, 1912
  • Egy kis színház (Iom da teatro), dramo, 1917
  • Szegény, grófnővel álmodott (Malriĉulo, li sonĝis kun grafino), romano, 1921
  • Lila ákác (Violkolora robinio), romano, baldaŭe ankaŭ filmo, 1921
  • Szép Ernő válogatott versei (elektitaj poemoj de E. Szép), 1978
  • Hét szín (Sep koloroj), elektitaj poemoj, 1989
  • Fiú, leány (Knabo, knabino), forgesitaj dramoj, 2006
  • Natália (romano), 2008
  • diversaj tradukaĵoj
  • en Esperanto aperis verkaĵo en Hungara Antologio, 1933

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto
  • premio Szép Ernő por dramistoj

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio