Ernest MALINOWSKI (naskiĝis la 5-an de januaro 1818 en Seweryny (distrikto Nowogród Wołyński; Novurbo Volinia), mortis la 2-an de marto 1899 en Limo) – pola inĝeniero pri vojoj kaj fervojoj, heroo de la defendo do Kallao en 1866, konstruisto de fervoja trako en Peruo kaj Ekvadoro, projektisto kaj konstruisto de la Centra Transanda Fervojo.

Ernest Malinowski
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1818 (1818-01-05)
en Severyny
Morto 2-an de marto 1899 (1899-03-02) (81-jaraĝa)
en Limo
Lingvoj hispanafranca
Ŝtataneco PollandoPeruoRusia Imperio
Alma mater Ĉefa Nacia Universitato de San MarcosGimnazio Louis-le-GrandFranca Politeknika LernejoAltlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj
Subskribo Ernest Malinowski
Memorigilo Ernest Malinowski
Okupo
Okupo inĝeniero
Verkoj Ferrocarril Central Andino David
vdr

Pola periodo (1818–1832) redakti

Ernest Malinowski estis filo de Jakub, riĉa nobelo en Volinio, oficiro de la armeo de Varsovia Duklando, kaj de Anna Świejkowskia, filino de Leonard Marcin Świejkowski, vojevodo de Podolio.

En fakliteraturo oni povas trovi diversajn datojn kaj lokojn de lia naskiĝo. Surbaze de personaj dokumentoj konservataj en Francio oni akceptas la 5-an de januaro 1818. Vilaĝo Różyczna, nun kvartalo de Ĥmelnicko, antaŭ la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio apartenis al la familio Malinowski kaj estis konfiskita de la cara registaro. Ernest estis baptita en kapelo de la kortego en Seweryny kiel Adam Stanisław Hipolit Ernest Nepomucen. Li havis pli aĝan fratinon Leontyna (mortinta antaŭ 1831), fraton Rudolf kaj pli junan Zygmunt. En la jaroj 1827–1831 frekventis al Liceo de Krzemieniec.

Lume de la plej novaj esploroj ĝis marto 1831 lernis en la kvara klaso de la liceo. De tiu tempo Ernest restis ĉe la patrino kaj kune kun pli juna frato kaj la patrino fuĝis al Galicio, kie ektroviĝis dum falo de la ribelo. Dektrijara Ernest ne partoprenis batalojn sur la tereno de Pola Reĝlando, sed lia frato Rudolf rekrutiĝis al la pola armeo. La patro Jakub partoprenis preparon de la ribelo en Podolio, kaj poste iĝis membro de la ribela parlamento. Post falo de la insurekcio la patro ektroviĝis en Dresdeno, kien de Galicio alvenis Ernest kaj Rudolf, la patrino Anna kun filo Zygmunt revenis al Volinio. De Dresdeno Ernest kune kun la patro kaj frato iris al Francio.

Bibliografio redakti

  • Danuta Bartkowiak, Ernest Malinowski, konstruktor kolei transandyjskiej (Ernest Malinoski, konstruisto de la transanda fervojo), Poznań 1996
  • Danuta Bartkowiak, Malinowski Ernest (Adam), en: Encyklopedia polskiej emigracji i Polonii (Enciklopedio de pola elmigrantaro kaj diasporo), 3-a volumo sub redakto de Kazimierz Dopierała, Toruń 2004, p. 240–242
  • Danuta Bartkowiak, Malinowski Ernest, pomniki (Malinowski Ernest, monumentoj), en: Encyklopedia polskiej emigracji i Polonii, t. 3, pod red. Kazimierza Dopierały, Toruń 2004, p. 242

Eksteraj ligiloj redakti