Ernst von Wolzogen

germana verkisto

Ernst barono de Wolzogen (naskiĝinta la 23-an de aprilo 1855 en Breslau; mortinta la 30-an de julio 1934 en Puppling ĉe Wolfratshausen) estis verkisto, redaktisto kaj fondinto de unu el la unuaj literaturaj kabaredoj en Germanujo.

Ernst von Wolzogen
Persona informo
Ernst von Wolzogen
Naskiĝo 23-an de aprilo 1855 (1855-04-23)
en Breslaŭo, Germana Regno
Morto 30-an de julio 1934 (1934-07-30) (79-jaraĝa)
en Egling
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Alfred von Wolzogen vd
Profesio
Okupo libretisto • verkistokomponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ĝis la morto de al angla patrino en 1863 la duonfrato de Hans von Wolzogen edukitis kiel anglo; inter 1876 kaj 1879 li studis en Strasburgo kaj Leipzig germanan literaturon, filozofion kaj arthistorion antaŭ ol restadi plurajn jarojn en Vajmaro. En 1882 li translokiĝis al Berlino, pli malfrue al Munkeno kaj Darmstadt. Post nova provo fondi en Berlino teatron, li iris en 1918 finfine al Bavario kaj eksetliĝis en Puppling apud Wolfratshausen. Estante malŝatanto de la Vajmara Respubliko li jam ekde 1921 verkis kontraŭdemokratiajn kabaredversaĵojn; en novembro 1932 li publikigis balotapelacion por NSDAP en la gazeto "Völkischer Beobachter"; en ĝi Adolf Hitler titolitis kandidato de la germana intelektularo. Lia tombo troviĝas sur la tombejo Kalbsrieth. Lia filo estis la reĝisoro Hans von Wolzogen kaj ŝia filino Sigrid estis la patrino de la filmreĝisoro Wolfgang Becker.

Verkaro redakti

Wolzogen famiĝis aparte kiel freŝa, facilmova rakontisto kiu modeste respektis ideojn de moderna realismo kaj ankaŭ verkis komediojn. De li eldonitis la rakontoj kaj romanoj jenaj: »Um 13 Uhr in der Christnacht« (Leipzig 1879), »Immakulata« (Leipzig 1881), »Der Mieter des Herrn Thaddäus« ((Leipzig 1886), »Heiteres und Weiteres« (Stutgarto 1886), »Basilla«, ein »Thüringer Roman« (das. 1887), »Die rote Franz« (Berlino 1888), »Er photographiert«, Humoreske ((Leipzig 1890), »Erlebtes, Erlauschtes und Erlogenes« (Leipzig 1892), »Die Entgleisten« (Leipzig 1894), »Das gute Krokodil und andre Geschichten« (Leipzig 1893), »Fahnenflucht« (Leipzig 1894), »Ecce Ego. Erst komme ich« (Leipzig 1895), »Die Gloriahose« (Leipzig 1897), »Geschichten von lieben süßen Mädeln« (Leipzig 1897), »Vom Peperl und andern Raritäten« (Munkeno 1897), »Das Wunderbare« (Berlino 1898), »Das dritte Geschlecht« (Berlino 1899), »Was Onkel Oskar mit seiner Schwiegermutter in Amerika passierte« (Berlino 1904), »Seltsame Geschichten« (Berlino 1906), »Der Topf der Danaiden« (Berlino 1906), »Der Bibelhase« (Stutgarto 1908); krome (ekde 1888) ĉe »Engelhorns Romanbibliothek«: »Die Kinder der Exzellenz«, »Die tolle Komtesse«, »Die kühle Blonde«, »Blau-Blut«, »Die Erbschleicherinnen«, »Der Thronfolger«, »Der Kraft-Mayr« (humura muzikistoromano en honoro de Franz Liszt, 1897; kiel komedio, kune kun E. Haller, Berlino 1906) kaj »Die arme Sünderin« (1901).

Drame li verkis la pompan »Das Gastgeschenk der Phantasie« (1882), la komediojn: »Der letzte Zopf« (1884), »Die Kinder der Exzellenz« (kun W. Schumann, 1890), »Das Lumpengesindel«, tragikomedio (Berlino 1892), »Ein unbeschriebenes Blatt« (1896), »Unjamwewe« (1897), la dramteatraĵojn: »Daniela Weert« (Berlino 1894), »Der Bastard« (1903); la libretojn: »Feuersnot« (Berlino 1901; kiun muzikigis Richard Strauß), »Die bösen Buben von Sevilla« (1903) kaj »Die Bäder von Lucca« (1903, laŭ Heine).

Siajn poemojn li eldonis sub la titolo »Verse aus meinem Leben« (Berlino 1907); kun edzo sia Elsa (fraŭline: Seemann) li verkis »Eheliches Andichtbüchlein« (Berlino 1903). Krome li skribis ankaŭ biografiajn-kritikajn studojn: »George Eliot«, »Wilkie Collins« (ambaŭ en Leipzig 1885), la pamfleton: »Linksum kehrt schwenkt-Trab. Ein ernstes Mahnwort an die herrschenden Klassen« (Berlino 1895), »Ansichten und Aussichten. Gesammelte Studien über Musik, Literatur und Theater« (Berlino 1908) kaj eldonis »Eigene Lebensbeschreibung des schlesischen Ritters Hans von Schweinichen« (Leipzig 1885). Je la fino de la 1890-aj jaroj Wolzogen kreis la t.n. "Überbrettl" kaj organizis surscenejigojn en multaj germanaj urboj. Liajn muzikajn-deklamajn sinprezentadojn ofte akompanis la edzo ludante la liuton.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 746 (interrete ĉi tie)

Eksteraj ligiloj redakti