Fenolftaleino

kemia kombinaĵo
Fenolftaleino
Kemia formulo
C20H14O4
CAS-numero-kodo 77-09-8
ChemSpider kodo 4600
PubChem-kodo 4764
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka pulvoro
Molmaso 318.33 g mol−1
Smiles O=C1OC(c2ccccc12)
(c3ccc(O)cc3)c4ccc(O)cc4
Denseco 1.277 g/cm3 [32 °C g/cm3 (likva)]
Fandopunkto 258–263 °C
(496–505 ; 531–536 K)
Solvebleco:Akvo Solvebla
Solvebleco Benzeno: ne solvebla
  • Heksano: ne solvebla
  • Etanolo: tre solvebla
  • Etero: tre solvebla
  • DMSO: malmulte solvebla
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H341, H350, H351, H361f
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P280, P308+313, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fenolftaleino estas en ĥemio ofte uzata indikilo de acideco resp. alkaleco. Ĝia nomo deriviĝas de fenolo kaj ftaleino. Ĝia suma formulo estas C20H14O4; ĝia nomo laŭ IUPAC estas 3,3-bis(4-hidroksifenilo)-1,(3H)-isobenzofuranono).

Je normaj kondiĉoj fenolftaleino estas blanka, senodora kristaleca pulvoro. Ĝi solviĝas en etanolo, sed preskaŭ ne en akvo, kaj estas malforte acida.

Por uzo kiel indikilo oni kutime uzas etanolan solvaĵon je 0,1 %. Ĝis pH-valoro de 8,2 tia solvaĵo estas senkolora; je pH pli alta ol 9,8 ĝi alprenas forte ruĝan aŭ purpuran koloron. Tion kaŭzas la fakto, ke la hidroksid-grupoj perdas sian hidrogenatomon.

Estas supozate, ke kontakto kun fenolftaleino malutilas la sanon.

Fenolftaleino (pH indikilo)
pH malsupra ol 8,2 pH inter 10,0 kaj 13,0
senkolora rozkolora
Kemia indikilo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti