Frederik (Frits) ZERNIKE (naskiĝis en Amsterdamo la 16-an de julio 1888; mortis la 10-an de marto 1966) estis fizikisto nederlanda, premiito de la Nobel-premio pri fiziko en 1953 pro sia invento de la fazokontrastmikroskopo, ilo kiu ebligas esploron de la interna strukturo de la ĉeloj sen neceso kolorigi kaj do mortigi la ĉelojn.

Frits Zernike
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1888 (1888-07-16)
en Amsterdamo
Morto 10-an de marto 1966 (1966-03-10) (77-jaraĝa)
en Amersforto
Lingvoj germananederlandaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de AmsterdamoRegna Universitato de Groningo vd
Familio
Gefratoj Anne Zernike • Elisabeth Zernike vd
Edz(in)o Dora van Bommel van Vloten • Lena Koperberg-Baanders vd
Infanoj Frits Zernike vd
Profesio
Okupo fizikisto • matematikisto • inventisto • universitata instruisto • kemiisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Andreas Smits vd
Verkado
Verkoj phase contrast microscopy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inter aliaj kontribuoj, li laboris pri la polinomoj de Zernike, matematika tekniko uzita nun en optikaj sistemoj por neniigi la aberacion.

Vivo redakti

Frits Zernike estis la dua el ses gefiloj de Carl Frederick August Zernike kaj de Antje Dieperink, ambaŭ instruistoj pri matematiko; Frits havis la saman pasion pri fiziko kiel sia patro. Li studis kemion (kiel ĉeffakon), matematikon kaj fizikon en la universitato de Amsterdamo. En 1912, li ricevis premion pro siaj laboroj pri opalescenco de gasoj. En 1913 li iĝis helpanto de Jacobus Kapteyn en la astronomilaboratorio de la universitato de la Regna Universitato de Groningen. En 1914, li kontribuis kun Örnstein al estigo de la rilato de Örnstein-Zernike en la teorio de la kritika punkto. En 1915, li eklaboris pri teoria fiziko en la sama universitato kaj en 1920 li estis nomumita profesoro pri teoria fiziko. En 1930, esplorante la spektrajn liniojn li malkovris ke la fantomaj linioj, kiuj troviĝas je ĉiu flanko de la unua linio de la spektroj kreitaj per difraktokrado, havas fazon ortan (je 90 gradoj) kompare al la primaraj linioj.

Dum la kongreso pri fiziko kaj medicino de Wageningen en 1933 Frits Zernike priskribis unuafoje sian fazokontrastteknikon pri mikroskopo. Li plivastigis sian metodon por testi la kvaliton de konkavaj speguloj. Lia malkovro estis la bazo por la unua fazokontrastmikroskopo, konstruita dum la Dua mondmilito.

La universitata komplekso norde de la urbo Groningen estas nomita laŭ li (parko Zernike), kiel ankaŭ la luna kratero Zerniko kaj la asteroido 11779 Zernike.

Eksteraj ligiloj redakti