György G. Dénes
György G. Dénes [djordj gE dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo G. Dénes György estis hungara tekstopoeto, tradukisto. Lia origina nomo estis Guttmann Dénes György, baldaŭ li uzis la hungarigan formon Gém Dénes György, pli poste anstataŭ Gém estis G., sed lia moknomo estis Guti (memoru: Guttmann). Katalin Karády ĉiam prononcis ĝin france, tial li iĝis Zsüti [ĵuti].
György G. Dénes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Guttmann Dénes György | ||||
Naskiĝo | 10-an de junio 1915 en Budapeŝto | ||||
Morto | 26-an de februaro 2001 (85-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | György Gém vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | G. Dénes György vd | ||||
Okupo | komponisto • kantoverkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Guttmann Dénes[1] naskiĝis la 10-an de junio 1915 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de februaro 2001 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György G. Dénes devenis el juda familio. Li maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo. Li komencis verki poemojn kaj muziktekstojn jam en aĝo 16. Li studis en komerca akademio inter 1934-1937, sed ankaŭ tiam li verkadis. Li iĝis konata figuro en artistaj rondoj. Dum la 2-a mondmilito li kaŝiĝis aŭ li estis trudlaboristo. En la frua socialismo li aŭ verkis originajn tekstojn, aŭ li tradukis hungaren la mondoŝlagrojn. Baldaŭ li interesiĝis pri teatraĵoj, muzikaloj kaj li tradukis ilin. Li ricevis premiojn ekde 1992, premion Kossuth iam postmorte.
Elektitaj muzikaltradukaĵoj redakti
- Hello Dolly
- Hegedűs a háztetőn
- West Side Story
- Kabaré
- Chicago
- My Fair Lady
Elektitaj ŝlagrotekstoj [1] redakti
- A mi utcánk
- Nekünk találkozni kellett
- Ahogy lesz, úgy lesz
- Amikor virágba borultak az almafák
- Az alagút
- Csinibaba
- Csupa könny a szobám
- Ez történt Lellén
- Hamvadó cigarettavég
- Járom az utam
- Más ez a szerelem
- Megáll az idő
- Nekünk találkozni kellett
- Sajnos szeretem
- Haccacáré
- Van egy kislány, Anikó
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Budapeŝto (2006)