György Széll [djordj sEl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széll György, en Usono George Szell estis hungardevena dirigento, pianisto, komponisto instruisto.

György Széll
György Széll en 1954
György Széll en 1954
Persona informo
Naskonomo Széll György
Naskiĝo 7-an de junio 1897 (1897-06-07)
en Budapeŝto
Morto 30-an de julio 1970 (1970-07-30) (73-jaraĝa)
en Klevlando
Mortokialo multipla mjelomo
Tombo Arlington Memorial Park
Lingvoj germana
Ŝtataneco HungarioUsonoGermanio
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Okupo
Okupo dirigento • pianisto • komponisto • universitata instruisto
vdr
György Széll en 1909

György Széll [1] naskiĝis la 7-an de junio 1897 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de julio 1970 en Klevlando (Usono).

Biografio redakti

György Széll devenis el juda familio. Széll aĝis 3, kiam la familio translokiĝis al Vieno. Li lernis pianadon komence en Vieno, poste en Lejpcigo. Li frue komencis komponadi, krome li aĝis 11, kiam li faris koncertan turneon en Eŭropo. Li aĝis 17, kiam li dirigentis orkestron de Berlino. Li forlasis la komponadon kaj pianadon kaj li koncentris al dirigentado. En 1915 li estis nomumita muzika direktoro kaj dirigento de Operejo de Berlino. Post 2 jaroj li estis dirigento en Strassburg, en la sekvaj jaroj en Prago, Darmstadt, Budapeŝto, Düsseldorf, denove en Berlino kaj Prago. Ekde 1932 li havis dirigentajn invitojn en tuta Eŭropo. En komenco de la 2-a mondmilito li translokiĝis al Novjorko, li dirigentis kaj instruis. En 1946 li akiris usonan ŝtatanecon. En la sama jaro li estis nomumita muzika direktoro de orkestro de Klevlando, kiu estis tiam malsignifa provinca orkestro. En la sekvaj jaroj li kreis el la orkestro mondnivelan orkestron. Lia metodo estis diktatoreca, estas konataj legendoj pri la rigoreco. Li havis invitojn tutmonde ankaŭ tiutempe. Li ricevis britan ordenon en 1963. Li edziĝis en 1920 kaj 1938.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Variációk saját témára (1916)
  • Lírikus nyitány (1920)

Elektitaj muzikdiskoj redakti

Elektitaj filmoj redakti

  • Mozart in the Jungle (televizia serio, 2016) - muziko

Fontoj redakti

Referencoj redakti