Hermann RASSOW (naskiĝinta la 16-an de aŭgusto 1819 en Wolgast, mortinta la 3-an de januaro 1907 en Bremeno) estis germana filologo kaj gimnazia instruisto en Dresdeno, Szczecin, Greifswald, Berlino kaj Vajmaro. Malkomence li respondis pri inspektado de la gimnazioj en la Granddukejo Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Hermann Rassow
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1819 (1819-01-01)
en Wolgast
Morto 1-an de januaro 1907 (1907-01-01) (88-jaraĝa)
Lingvoj germana
Okupo
Okupo klasika filologo • gimnazia instruisto • lerneja konsilisto
vdr

Vivo redakti

 
Gimnazio de Vajmaro, en kiu Rassow laboris dum pli ol 20 jaroj.

Estante filo de komercisto li venis en 1830 en la gimnazion de Stralsund. En aŭtuno 1838 li pasigis la maturiĝekzamenon laŭdindege. Ĉe la Universitato de Halle li studis teologion kaj aŭdis prelegojn ĉe Wilhelm Gesenius, August Tholuck, Johann Eduard Erdmann kaj Gottfried Bernhardy. En 1839 Rassow iĝis membro de la studenta korporacio Corps Borussia Halle.[1] Poste li iris al Tübingen kaj aŭdis teologiaĵojn ĉe Ferdinand Christian Baur kaj Eduard Zeller kaj filozofiaĵojn ĉe Friedrich Theodor Vischer. En aŭtuno 1841 li vojaĝis laŭvale de Rejno ĝis Nederlando. En Bonn li vizitis Ernst Moritz Arndt. Ĉe la teologia fakultato de Humboldt-Universitato en Berlino (Ernst Wilhelm Hengstenberg) malkontentiĝis. Post gravaj internaj bataloj li transiris al la klasika filologio dizertinte la teologifakultaton. Tiujn jarojn estis sciencokulmine aktivaj en Berlino August Boeckh, Karl Lachmann kaj Friedrich Adolf Trendelenburg. La laste menciitan ĉefe Rassow kontaktis. En somero 1841 li doktoriĝis.[2] La sekvintan printempon li sukcesis pasigi la ŝtatan ekzamenon gimnaziinstruadrajtigan.[3]

Ekde pasko 1844 Rassow faris ĉe Frederiko-Vilhelmo-gimnazio en Berlino la staĝan jaron. Post ses monatoj ĉe la pedagogia seminario en Szczecin li ekdeĵoris en aŭtuno 1845 kiel instruisto ĉe la dresdena Vitzthum-gimnazio. Paskon de 1847 li reiris al Szczecin je la Mariokonventa gimnazio. Tie li restis dum ok jaroj. En aŭtuno 1855 li iĝis vicrektoro ĉe la gimnazio de Greifswald. Du jarojn poste Rassow laboris jam ĉe Joachimsthal-gimnazio en Berlino. Gvidante la internulejon li povis apliki siajn spertojn el Dresdeno. En oktobro 1860 finfine li iĝis lernejestro ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en Vajmaro kie li instruis la lingvojn helena, germana kaj latina. Post la Germanaj unuiĝmilitoj la oficejo edukado de la duklando bezonis konsiliston kapablan. En la 1.10.1876 oni transdonis al li la respondecon teĥnikan pri la superaj lernejoj, en la 21.2.1877 ankaŭ pri la maturiĝekzamenoj. En la 30.5.1877 li distingitis per la titolo lerneja konsilisto. Pro okulmasano li rajtis je pasko 1881 retiriĝi el la gimnaziestreco vajmara kaj koncentriĝi pri la ministeria lernejobserveado. Post 27 jaroj da deĵorado ŝtata vajmara li pensiuliĝis en la 1.1.1887. En 1899 li transloĝiĝis en la domon de la filo Bremenen.

En 1850 li edziĝis al Mathilda Broman el Stokholmo. La regna tribunalkonsilisto Friedrich Rassow estis lia frato.

Verkoj redakti

  • Die Bedeutung der Altertumsstudien für die sittliche Ausbildung der Jugend. Eine Rede, gehalten am 19. Februar 1847. Dresden 1847. S. 45–60.[4]
  • Über die Beurteilung des homerischen Epos bei Plato und Aristoteles. 1. 2. Szczecin 1949, 1850. 39 p.[5]
  • Observationes criticae in Aristotelem. Berlin 1858. 32 S.[6]
  • Emendationes Aristoteleae. Weimar 1861. 14 p.[7]
  • Beiträge zur Erklärung und Textkritik der Nikomachischen Ethik des Aristoteles. Weimar 1862. 32 p.
  • Bemerkungen über einige Stellen der Politik des Aristoteles. Weimar 1864. 17 p.
  • Die Republik des Plato und den besten Staat des Aristoteles. Weimar 1866. 15 p.
  • Beiträge zur Erklärung des VII. Buches der Nikomachischen Ethik des Aristoteles. Weimar 1868. 15 p.
  • Zwei Schulreden (gehalten am 22. März 1877 und 19. März 1880). Weimar 1881. 12 p.

Referencoj redakti

  1. Kösener Korpslisten 1910, 96/60
  2. Disertaĵotemo: Aristotelis de notionis difinitione doctrina.
  3. Instruista leksikono de Kössler
  4. Programm Dresden Vitzthumsches Gymnasium
  5. Programm Stettin Marienstiftsgymnasium
  6. Programm Berlin Joachimsthalsches Gymnasium
  7. Programm Weimar Gymnasium

Eksteraj ligiloj redakti