Internacia flughaveno Banĝulo

La internacia flughaveno de Banĝulo (ankaŭ nomita internacia flughaveno de Yundum) komunikigas Banĝulon, la ĉefurbon de Gambio. La ĉefaj destinoj de tiu flughaveno estas Londono, Konakrio, Dakaro kaj Lagoso.

Internacia flughaveno Banĝulo
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: BJL ICAO: GBYD
Resuma informo
Lando Gambio
Tipo Civila
Apuda urbo Banĝulo
Alteco 29 m
Geografia situo 13° 20′ 19″ N, 16° 39′ 8″ U (mapo)13.338555-16.652226Koordinatoj: 13° 20′ 19″ N, 16° 39′ 8″ U (mapo)
Internacia flughaveno Banĝulo (Gambio)
Internacia flughaveno Banĝulo (Gambio)
DEC
Internacia flughaveno Banĝulo
Internacia flughaveno Banĝulo
Situo de Internacia flughaveno Banĝulo
Map
Internacia flughaveno Banĝulo
Kurej-angulo 14/32
Kurej-longo 3 600 m
Retejo https://www.banjulairport.com/
vdr

Tiu flughaveno, konstruita de la senegala arkitekto Pierre Goudiaby Atepa, estis klasigita inter la 10 plej belaj flughavenoj de la mondo fare de la brita ĵurnalisto Rowen Moore, de la gazeto The Observer.

La flugkampo estis elektita fare de la NASA en 1987 kiel transatlantika neces-alteriĝejo por Space Shuttle-oj kaj en la postaj jaroj por tio antaŭpreparita. La nova flugkampo longas 3600 m.

Kompanioj kaj destinoj redakti

Flugkompanio Direktoj
  Air Peace Dakaro, Fritaŭno, Lagoso
  Air Senegal Bisaŭo, Dakaro
  Arik Air Akrao, Lagoso
  ASKY Airlines Akrao, Fritaŭno, Lomeo
  Binter Canarias Las Palmas
  Brussels Airlines Bruselo, Dakaro
  Corendon Airlines Europe Dum sezono de ĉarta aviado: Duseldorfo, Frankfurto, Lepsiko/Halle, Munkeno
  Corendon Dutch Airlines Sezone: Amsterdamo, Mastriĥto/Akeno
  Enter Air Dum sezono de ĉarta aviado: Birmingamo, Manĉestro
  Guinea Airlines Konakrio, Dakaro
  Royal Air Maroc Kazablanko
  Smartwings Slovakia Dum sezono de ĉarta aviado: Bratislavo
  Sunclass Airlines Dum sezono de ĉarta aviado: Kopenhago, Helsinko, Stokholmo, Oslo
  TAP Air Portugal Lisbono
  Titan Airways Dum sezono de ĉarta aviado: Londono-Gatwick
  Transair Dakaro, Fritaŭno
  TUI Airways Sezone: Birmingamo, Londono-Gatwick, Manĉestro (estonte)
  TUI fly Belgium Sezone: Bruselo
  TUI fly Netherlands Amsterdamo
  Turkish Airlines Istanbulo
  Vueling Barcelono

Ekstera ligilo redakti