János Kelemen [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelemen János estis hungara filozofo, profesoro, membro korespondanta (2004), ordinara (2016) de Hungara Scienca Akademio.

János Kelemen
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1943 (1943-06-08)
en Košice
Morto 31-an de januaro 2024 (2024-01-31) (80-jaraĝa)
Lingvoj hungaraitalarusafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de SzegedUniversitato Eötvös Loránd
Infano 1
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto • historiisto pri filozofio • eseisto • italianist
vdr

János Kelemen [1] naskiĝis la 8-an de junio 1943 en tiam hungara urbo Kassa (nuntempa Košice en Slovakio) kaj mortis la 31-an de januaro 2024.

Biografio redakti

János Kelemen frekventis universitatojn en Szeged inter 1961-1966, poste ĝis 1969 en Budapeŝto. En 1970 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto, kie li estis katedrestro inter 1983-1990, sed li estis ankaŭ katedrestro en Szeged. En 1983 li doktoriĝis antaŭ MTA. Li partoprenis en redaktado de European Journal for Semiotic Studies. Li okupiĝis precipe pri italaj, francaj kaj germanaj filozofioj, tamen plej ofte pri filozofio de Dante. Li ricevis italajn kaj hungarajn premiojn inter 1992-2007.

Verkaro (elekto) redakti

  • Mi a strukturalizmus? (1969)
  • A tudat és a megismerés (1978)
  • A nyelv és a nyelvek (La lingvo kaj la lingvoj), (1989)
  • Profili ungheresi e altri saggi(1994)
  • Nyelvfilozófiai tanulmányok (2004)

Fontoj redakti