Józef Stanisław Stós (naskiĝis la 15-an de marto 1921 en Okocim, apud Brzesko, mortis la 14-an de junio 2016 en Krakovo) – pola arkitekto, socia aganto, malliberulo de koncentrejoj.

Józef Stós
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1921 (1921-03-15)
en Okocim
Morto 14-an de junio 2016 (2016-06-14) (95-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Vivo redakti

Dum la intermilita periodo estis skolto kaj dum la germana invado en Pollandon septembre 1939 servis kiel volontulo en Armea Helpo-Servo. Prenita al soveta mallibero sukcesis fuĝi. Post reveno al sia gepatrujo la 3-an de majo 1940 estis arestita de germanoj kaj malliberigita en malliberejo de Tarnów kiel potenciala soveta spiono. La 14-an de junio 1940 deportita en la unua amasa transporto de politikaj malliberuloj al koncentrejo Aŭŝvico (koncentreja numero 752). Li ankaŭ estis malliberulo de koncentrejoj Sachsenhausen kaj Buchenwald. Dum evakuo de malliberuloj gvidis fuĝon de ĉ. 50 personoj. Post la dua mondmilito kiel arkitekto laboris en diversaj oficejoj pri projekt-administrado. Kunkreinto de Kristana Asocio de Oświęcim-Familioj kaj de Polska Unia Seniorów. Forpasis dum la Nacia Memor-Tago pri Viktimoj de Germanaj Naziaj Koncentrejoj kaj Ekstermejoj. Antaŭ la morto estis unu el la lastaj 7 malliberuloj de la unua transporto de 728 poloj al Aŭŝvico, kiuj surloke eksciis, ke ili venis ne al sanatorio, sed al la koncentrejo, de kie oni foriras pere de kamentubo, ke judoj vivos ĉi tie ne pli longe ol du semajnojn, pastroj unu monaton, kaj la resto - tri monatojn (traivivis ĉ. 200). Ili estis atestantoj de industria murdo - genocido, organizita de la germana ŝtato en okupata Pollando.

Distingoj redakti

Komandora kruco de la Ordeno Polonia Restituta (2000)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti