József Ács (pentristo)

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun József Ács (skulptisto).

József Ács [jOĵef Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács József estis jugoslaviana hungara pentristo, ilustristo, kritikisto, instruisto.

József Ács
Persona informo
Naskonomo Ács József
Naskiĝo la  14-an de novembro 1914(nun 1914-11-14)
en Hungario Topolya (Hungara reĝlando)
Morto la 3-an de aprilo 1990
en Serbio Novi Sad (Serbio)
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

József Ács [1] naskiĝis la 14-an de novembro 1914 en Topolya (Hungara reĝlando, nuntempa Baĉka Topola en Serbio), li mortis la 3-an de aprilo 1990 en Novi Sad (Serbio).

Biografio redakti

József Ács frekventis gimnazion en Subotica, poste Reĝan Artan Lernejon en Beogrado (1938), fine Artan Akademion de Beogrado (1941). Inter 1941 kaj 1953 li estis instruisto pri desegnado en gimnazioj de Novi Sad kaj Senta, poste li estis 3 jarojn lenejestro. Inter 1956-1980 li estis kritikisto kaj redaktoro de hungarlingva ĵurnalo en Novi Sad. En 1952 li fondis la unuan jugoslavian artistan kolonion en Senta, poste li partoprenis en aliaj similaj kolonioj. Li ricevis 5 premiojn inter 1960-1973.

El solaj ekspozicioj redakti

El grupaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Mechanika a fehér mezőben (1962)
  • Forgás egy helyben (1963)
  • Kör, négyzet és a kettő között (1969)

Lia libro redakti

  • A zentai festőtelep (1962)

Fontoj redakti