Károly KÁNTÁS [kAroj kAntAŝ], laŭ la hungara skribmaniero Kántás Károly estis hungara geofizikisto, inĝeniero, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

Károly Kántás
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1912 (1912-12-02)
en Sóly
Morto 13-an de marto 1991 (1991-03-13) (78-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo terfizikisto • inĝeniero
vdr

Károly Kántás naskiĝis la 2-an de decembro 1912 en Sóly. Li mortis la 13-an de marto 1991 en Vieno.

Biografio redakti

Károly Kántás frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li partoprenis en serĉado de la landa naftofontoj ekde 1936. En 1947 li plulernis en universitato de Sopron. En 1951 li ekhavis postenojn en universitato en Miskolc kaj en instituto en Sopron. En 1955 li kunlaboris kun la ĉinoj en Ĉinio. Post la revolucio en 1956 li forlasis la landon kaj ĝismorte li vivis en Aŭstrio, kie li instruis en universitato de Leoben. Li ricevis premion Kossuth en 1952.

Verkaro (elekto) redakti

  • Mágneses anomáliák értelmezése a vertikális-intenzitás görbéje alapján 1942
  • Korszerű elektromos mérések az olajfeltárások szolgálatában 1950
  • A tellurikus módszer jelentősége a földtani anyagkutatásban 1957

Fontoj redakti