Katarina Jogajlido

Katarina Jogajlido (pole Katarzyna Jagiellonka, litove Kotryna Jogailaitė, svede Katarina Jagellonica av Polen, finne Katariina Jagellonica; naskiĝis la 1-an de novembro 1526 en Krakovo; mortis la 16-an de septembro 1583 en Stokholmo) estis pola-litova princino de la nobela familio de la Jogajlidoj. Kiel la edzino de Johano la 3-a Vasa ŝi estis de 1562 dukino de Finnlando, kaj de 1569 reĝino de Svedio.

Katarina Jogajlido
Reĝino de Svedio
Katarina Jogajlido, (peredza) dukino de Finnlando kaj reĝino de Svedio
Katarina Jogajlido, (peredza) dukino de Finnlando kaj reĝino de Svedio
Persona informo
Katarzyna Jagiellonka
Naskiĝo 1-an de novembro 1526 (1526-11-01)
en Krakovo,  Pollando
Morto 16-an de septembro 1583 (1583-09-16) (56-jaraĝa)
en Stokholmo,  Svedio
Tombo Katedralo de Upsalo
Religio katolikismo
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Familio
Dinastio Jogajlidoj (denaske)
Vasa (progeedze)
Patro Sigismondo la 1-a de Pollando
Patrino Bona Sforza
Gefratoj Anna JogajlidoIzabela Jogajlido • Sofia Jogajlido, dukino de Brunsvigo-Luneburgo • Hedvig Jogajlido, brandenburga princelektisto-edzino • Katharina of Poland, Countess of Montfort • Anna Jagiellon • Regina Szafraniec • Sigismondo la 2-a de Pollando • John Jagiellon • Wojciech Olbracht vd
Edz(in)o Johano la 3-a de Svedio
Infanoj Isabella (1564-1566)
Sigismondo (1566-1632)
Anna (1568-1625)
Profesio
Okupo reĝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis kiel la plej juna filino de reĝo Sigismondo la 1-a de Pollando kaj la itala princino Bona Sforza. Katarina estis la edzino de la sveda princo kaj duko Johano la 3-a Vasa kaj estis patrino de la estonta pola-litova elektita reĝo Sigismondo la 3-a Vasa. Kiel edzo por ŝi ankaŭ proponis sin caro Ivano la 4-a de Rusio.

La geedziĝo kun la sveda princo Johano, la dua filo de reĝo Gustavo Vasa kaj frato de reĝo Eriko la 14-a, okazis la 4-an de oktobro 1562 en Vilno. Johano, pro sia sendependa ekstera politiko kiel duko de Finnlando, faris tion malgraŭ malpermeso de lia frato al tiu geedzeca rilato. La novgeedzoj loĝis de tiam en la kastelo de Turku en Finnlando. La enmiksiĝo de Johano en Livonio igis la reĝon deklari militon al sia frato. Eriko sendis ĝis 10000 soldatojn por konkeri la loĝejon de lia frato. La 12-an de aŭgusto 1563 kapitulacis la kastelo, kaj Johano kaj Katarina estis kaptitaj. Ambaŭ estis alportitaj al Svedio kaj malliberigitaj en la kastelo de Gripsholm.

 
Katarina Jogajlido en Kastelo Gripsholm kun sia edzo Johano kaj fileto Sigismondo (pentraĵo de Józef Simmler de la 19-a jarcento)

Ŝia malsukcesa edziĝkandidato, caro Ivano, provis en diplomatiaj interparoloj atingi dissolvon de la geedziĝo inter Katarina kaj Johano kaj akiri Katarina por si mem. Tio, kaj la mensa kadukiĝo de Eriko kondukis al kreskanta opozicio kaj malkontento en la medio ĉirkaŭ la reĝo. En kaptiteco ŝi naskis sian unuan infanon, Isabella (1564-1566). Post la plej aĝa filino sekvis la filo Sigismondo (1566-1632), tiam ilia plej juna, filino Anna (1568-1625).

Katarina kaj Johano estis liberigitaj en 1567. En 1569, post la maldungo de Erik kaj de la kronado de ŝia edzo reĝo Johano la 3-a de Svedio, ŝi estis ĝis sia morto en 1583, kronita Reĝino de Svedio.

Katarina edukis sian filon Sigismondo al pasia katoliko, kiu, kiel Sigismundo la 3-a Vasa stiros la sorton de Pollando-Litovio por 45 jaroj. Post akiro de la sveda trono en 1592, lia malkaŝa katolikismo fremdigis lin disde liaj protestantismaj-svedaj subuloj kaj gvidis post la batalo de Stångebro en 1598 al lia elpostenigo fare de la sveda Riksdag en 1599. Post la malsukceso de liaj politikaj planoj en Svedio, la lando dum la 17-a jarcento fortiĝis al protestantisma gvida kaj granda potenco en Norda Eŭropo kaj kaŭzis longjarajn militajn konfliktojn inter Pollando kaj Svedio pri la gvida rolo ĉirkaŭ la Balta Maro kaj pri la heredorajtoj de la katolikaj Vasa-oj sur la svedian tronon.

Katarina mortis la 16-an de septembro 1583 kaj estis entombigita en la Katedralo de Upsalo.

Geedziĝo kaj idaro redakti

El la geedzeco kun reĝo Johano de Svedio ŝi havis la sekvajn infanojn:

  • Isabella (1564-1566), sveda princino
  • Sigismondo (1566-1632), reĝo de Pollando kaj Svedio, grandprinco de Litovio
  • Anna (1568-1625), sveda princino