Katherine (Kate) Ann Moss (naskiĝis la 16-an de januaro 1974 en Croydon, Londono) estas brita fotomodelino, tipo de magraj modeloj.

Kate Moss
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1974 (1974-01-16) (50-jaraĝa)
en Addiscombe, Anglio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Riddlesdown Collegiate
Familio
Frat(in)o Lottie Moss
Edz(in)o Jamie Hince
Amkunulo Johnny Depp
Infano Lila Grace Moss-Hack
Parencoj Ella Rose Richards
Okupo
Okupo entreprenistosupermanekeno • mododezajnisto • modelo
TTT
Retejo http://www.katemoss.com
vdr

Ŝin, en aĝo de 14 jaroj, malkovris en flughaveno Calvin Klein kaj ŝi komencis en reklamoj pri kalsonetoj.

Ĉar ŝi altas 1,70 m, pezas 53 kg, oni trovas ŝin tro magra kaj malbona antaŭbildo por junuloj. Oni akuzis ŝin je bulimio kaj pro tromagreco.

Kariero redakti

Komence de la 1990aj jaroj Moss estis konkuranto de Cindy Crawford kaj Claudia Schiffer. Ŝi lukris en 1994 2,2 milionojn da USD.

Inter 1994 kaj 1998, Moss havis amrilaton kun Johnny Depp; ŝi aperigis en 1996 la libron Kate.

Moss en 1998 venis al malkutimiga kliniko pro siaj drog- kaj alkohol-problemoj. Spite al tio, ŝia kariero daŭris plu. En 2005 ŝi estis filmita kiel kokainkonsumanto. Pro tio ŝia kariero venis en krizon nur dum mallonga tempo. Ŝi nun lukras milionojn da dolaroj en jaro.

Literaturo redakti