László Palotás [lAslO palotAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palotás László estis hungara inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1992).

László Palotás [1] naskiĝis kiel Prokopecz László la 26-an de januaro 1905 en Hungara reĝlando en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 13-an de septembro 1993 en Budapeŝto?.

Biografio redakti

László Palotás lernis malriĉa, por plulerni li ĉiam instruis aliajn kontraŭ mono. Li ricevis diplomon en 1928 en Budapeŝto, poste ĝis 1936 li instruis samloke en la universitato, poste li ricevis postenon en la ministerio, tamen ne forlasinta plene la instruadon. Li doktoriĝis en 1937 en la universitato, li iĝis privata profesoro en 1944. Post la 2-a mondmilito li gvidis rekonstruadojn de la detruitaj pontoj, krome li gvidis konstruadon de Árpád-ponto. En 1949 li estis katedrestro en Budapeŝto, inter 1952-1957 en Szolnok. En 1952 li doktoriĝis el sciencoj.

Li edziĝis en 1935 baldaŭe havanta 5 filojn. En 1968 li pensiuliĝis. Li estis renoma inĝeniero pri la betonoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Mérnöki Kézikönyv (Porinĝeniera manlibro) eldonita 5-foje
  • A beton (La betono), (1934)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti