Lieder eines fahrenden Gesellen

muzika verko de Gustav Mahler

Lieder eines fahrenden Gesellen estas la unua lidociklo de Gustav Mahler, kiun li komponis inter 1884 kaj 1885, komence kun piana akompanado. Nur poste (ĉ. 1893–1896) li instrumentis la lidojn. La unua prezentado sub direktado de Mahler okazis en Berlino la 16-an de marto 1896 kun la Berlinaj Filharmoniistoj kaj baritono Anton Sistermans kiel kantsoloisto.

Ekesto redakti

 
Identa temo en la 1-a simfonio de Mahler kaj en la dua lido el Lieder eines fahrenden Gesellen

La lidciklo ekestis 1883-85, kiam Gustav Mahler estis ĥordirigento kaj kapelmajstro en Kassel kaj konatiĝis kun sopranistino Johanna Richter. Mahler enamiĝis pasie en la junan kantistinon, sed ĉar la Johanna ne reciprokis lian amon, la rilato fiaskis.

En ĉi tiu situacio Mahler kreis en la tempo ekde 1884 ĝis 1885 Lieder eines fahrenden Gesellen, en kiuj li muzikigis kvar poemojn, kiujn li mem verkis por la amatino. Parto de la teksto por la unua lido „Wenn mein Schatz Hochzeit macht“ tamen ankaŭ troviĝas en la kolekto Des Knaben Wunderhorn.

Orkestrensemblo redakti

fluteto, 2 transversaj flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj en B♭, basklarneto, 2 fagotoj, 4 kornoj, 2 trumpetoj, 2 trombonoj, bastubjo, timbaloj, frapinstrumentaro, (granda tamburo, cimbalo, triangulo, kampaneto, tamtamo), harpo, arĉinstrumentoj, kantvoĉo: baritono. [1]

Strukturo kaj tonaloj redakti

La ciklo konsistas el kvar lidoj:

  • „Wenn mein Schatz Hochzeit macht“
  • „Ging heut’ morgen über’s Feld“
  • „Ich hab’ ein glühend Messer“
  • „Die zwei blauen Augen von meinem Schatz“

Ili trapasas jenan tonalan evoluon:

  • „Wenn mein Schatz Hochzeit macht“ komencas per d-minoro kaj finiĝas en g-minoro.
  • „Ging heut’ morgen über’s Feld“ komencas en D-maĵoro kaj kondukas trans B-maĵoro al F♯-maĵoro.
  • „Ich hab’ ein glühend Messer“ kondukas trans d-minoro je la komenco kromate supranta trans e♭-minoro kaj e-minoro finfine al f-minoro.
  • „Die zwei blauen Augen von meinem Schatz“ estas je la komenco kaj la fino klare en f-minoro.

Interpretadoj kaj rilatoj al aliaj verkoj redakti

La lidoj priskribas la pensojn de submajstro, kiu dum la tempo de sia migrado samtempe provas, prilabori malfeliĉan amaĵeton. La objekto de la lidciklo en tio surmontras similecojn al la cikloj Die schöne Müllerin kaj Winterreise de Franz Schubert, kiujn la komponisto intencas.

La lidciklo staras en liga enhava rilato al la malmulte poste ekestinta 1-a simfonio de Mahler: la ĉeftemo de la 1-a movimento (taktoj 62 ĝis 71 en la violonĉeloj) estas identa kun la temo de la lido Ging heut’ morgen über’s Feld (taktoj 2 ĝis 9 de la kantvoĉo), kaj la trio de la 3-a movimento estas pruntita el la „Lindenbaum“-pasaĝo (3-a strofo) de Die zwei blauen Augen.

Mondoduismo redakti

Laŭ muziksciencisto Peter Revers Mahler surmontras en siaj lidoj du malajn mondojn, nome la realan mondon kaj revomondon. La realan mondon Gustav Mahler prezentas kiel suferplena realeco, en kiu li esprimas sian animan doloron. Ĉi tio klare montriĝas en la tria lido de ĉi ciklo. Kontraste al tio stariĝas revomondo, kiun Gustav Mahler uzas kiel muzika spaco por imaga plenumo de siaj sopiroj. La revomondo ekkoneblas en la dua kaj kvara lidoj. Peter Revers nomas la revomondon tamen ankaŭ emocia senelirejo, ĉar Gustav Mahler per ĝi ne povis fariĝi feliĉa.

La sonoj de Mahler redakti

Laŭ muziksciencisto Hubert Wißkirchen Gustav Mahler montras en siaj lidoj tri diversajn sontipojn, nome:

  • civilizacisonojn kiel tamburruladoj, marŝpunktigoj kaj minortonaloj; la civilizacisonoj montras la realan mondon de Mahler kaj esprimas lian suferon.
  • natursonojn kiel natursonaj imitoj, naturtonoj kaj maĵortonaloj; per la natursonoj Gustav Mahler emfazas la estetikon de sia revomondo kaj konstruas per tio idealigitan naturpejzaĝon.
  • artajn sonojn kiel kromatismoj, dissonaĵoj kaj ŝanĝoj maĵoraj-minoraj; per tio Gustav Mahler priskribas sian sentomondon. Ofte li uzas la artajn sonojn por transiri ekde la unu en la alian mondon.

La kvar lidoj redakti

Wenn mein Schatz Hochzeit macht“ redakti

La unua lido estas farita laŭ la skemo A - B - A` de ĉiuaspekte forte kontrastaj A- kaj B-partoj. Kiel ofte en la lidoj de Mahler la muzika kontrasto inter A kaj B baziĝas sur la malligo de sufero kaj funebro rigarde la propran realan situacion kaj la revata ekzisto pli forte plenumita. [2]

La komenca kantolinio de la A-parto en 2/4-takto estas karakterizata per la ŝanĝa motivo (a - g- f - g -a) en okonoj, dum la plua paso ofte revena, samkiel la supren direktita kvartsalto (a - d). Harmonie dominas ne alteraciitaj minorakordoj de la funkciteorie apartena tonalo. Erariga resp. ironie aluda rilate la geedziĝon nomatan ĉitekste efikas kadre de la domina minoro kaj la kvieta kaj malritme formita arĉosono ĉiam denove enfalanta mallonga maĵora motivo en tercioj, primare tenata de la lignoblovistoj, ŝanĝiĝanta en 16-onoj sed ankaŭ kune kun la kantlinio prezentata (taktoj 1-4, 8-13, 17-21, ktp.). Konsiderinda kaj klare sentebla estas ankaŭ la ŝanĝo inter duparta (4/8 bzw 2/4) kaj triparta sentitaj (3/8 bzw. 6/8) mezuroj. Ĉi tiu ŝanĝo jam aperas en la instrumenta enkonduko (taktoj 1 ĝis 4) kaj ripete ankaŭ dum la plua paso de la peco (ekz. en taktoj 39 kaj 44) kaj ankaŭ en la lasta sep taktoj. Ĉi tiun ŝanĝon oni ankaŭ povas kompreni laŭ Peter Revers kiel kontrasto de la feliĉo de la amatino, kondiĉita per la geedziĝo, al ĝuste el tio rezulta propra doloro. [3]

La plua paso de la A-parto estas pregita per diatonaj malsupriĝoj (taktoj 14 ĝis 28) kaj la nun plurfoje malsupren transponita ŝanĝa motivo (taktoj 26 ĝis 33). Ekde "Geh ich in mein Kämmerlein" (takto 22) kaj plej malfrue ekde "Weine -Wein" (takto 30) rezultiĝas per pli forte alteraciita harmoniaro kaj kromatismo asocioj al la verkaro de Richard Wagner.

La B-parto (taktoj 44 ĝis 56) en 6/8-takto kontrastiĝas de la A-parto per melodio, ŝanĝiĝe tenita en kvaronoj kaj okonoj kaj primare tenita en maĵoro, baziĝanta preskaŭ nure sur sekundpaŝojn. Rapidaj pasoj de la arĉinstrumentoj en alta pozicio, enĵetoj de 16-aj far la hobojoj kaj klarnetoj en ĉisama, samkiel triloj de la unua violono subtenas la senpezigitan karakteron de la malmultaj taktoj.

Parto A` (takto 57 ĝis fino) prezentas la motivojn konatajn el A en mallongigita, reprizeca formo.

Referencoj redakti

  1. Peter Revers: Mahlers Lieder - Ein musikalischer Werkführer, C.H. Beck, 2000, paĝo 48
  2. Peter Revers: Mahlers Lieder - Ein musikalischer Werkführer, C.H. Beck, 2000, Seite 61
  3. Peter Revers: Mahlers Lieder - Ein musikalischer Werkführer, C.H. Beck, 2000, Seite 61

Literaturo redakti

  • Peter Revers: Mahlers Lieder: ein musikalischer Werkführer. Beck, München 2000, ISBN 3-406-44806-2.
  • Hubert Wißkirchen: Wort-Ton-Analyse. Musikpraxis in der Schule, Band 8. Bosse, Kassel 2002, ISBN 3-7649-2698-8.

Eksteraj ligiloj redakti