Liptovský Hrádok

urbo de Slovakio

Liptovský Hrádok, hungare Liptóújvár, germane Neuhäusel in der Liptau estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Liptovský Mikuláš.

Liptovský Hrádok
germane: Neuhäusel in der Liptau, hungare: Liptóújvár
urbo
Burgo Liptovský Hrádok
Blazono
Oficiala nomo: Liptovský Hrádok
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Malaltaj Tatroj
Memorindaĵo Liptovský Hrádok burgo
Riveroj Váh, Belá
Situo Liptovský Hrádok
 - alteco 656 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 15″ N 19° 43′ 33″ O / 49.03750 °N, 19.72583 °O / 49.03750; 19.72583 (mapo)
Areo 18,320 km² (1 832 ha)
Loĝantaro 7 528 (31.12.2017)
Denseco 410,92 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Liptovská kotlina
Unua skribmencio 1341
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 033 01
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510726
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Liptovský Hrádok
Retpaĝo: www.liptovskyhradok.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

La urbo situas en valo de Váh, laŭ la dekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Poprad-Martin. Liptovský Mikuláš troviĝas en distanco de 10 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. En la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis. La unua mencio skribe okazis en 1262 en formo castro Lippo. La fortikaĵo komence apartenis al reĝo, poste la posedantoj ofte ŝanĝiĝis, fine en 1709 ĝi tute ruiniĝis. La komunumo naskiĝis en la 18-a jarcento, unue estis tie deponejo pri salo, fero kaj kupro. En 1768 faklernejo pri forstrumado ekfunkciis, la unua en Eŭropo. Ekfunkciis ankaŭ fandejo pri kupro ekde 1792. La komunumo ricevis urborangon kun tutlanda foirorajto en 1805. La urbo iĝis elirpunkto de flosado sur rivero Váh. Oni liveris lignojn, ercojn, fromaĝojn. En 1910 en la urbo loĝis 667 loĝantoj (351 slovakoj kaj 256 hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Liptó, al la distrikto de Liptóújvár, kies distriktejo estis. En 2001 loĝis en la urbo 8232 homoj (7994 slovakoj).

Esperanto redakti

En 2019 en Liptovský Hrádok okazis la 75-a Internacia Junulara Kongreso.

Vidindaĵoj redakti

Bildaro redakti

Famuloj redakti

Naskiĝis:

Eksteraj ligiloj redakti