Luchterhand

germanlingva libroeldonejo

La literatura eldonejo Luchterhand - germane Luchterhand Literaturverlag - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1924 en Berlino kiel eldonejo de faklibroj pri juro kaj impostado, kaj post la Dua Mondmilito devis translokiĝi al Neuwied borde de la Rejno, iom sude de Bonno. Nun ĝi havas sian centran sidejon en Munkeno. Intertempe ĝi ne plu estas memstara firmao, sed parto de la eldona grupo Random House de la konzerno Bertelsmann AG.

Luchterhand
Luchterhand

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1924 - nekonata/nuntempe
Fondita 1924 en Berlino
Fondintoj Hermann Luchterhand vd
Sidejo Munkeno (ekde 1994)
Lando Germanio
TTT la eldonejo en la nuna eldongrupa retejo randomhouse.de
vdr

Historio redakti

Komenciĝo redakti

La eldonisto Hermann Luchterhand en 1924 en Berlino fondis eldonejon de faklibroj pri juro kaj impostado, kiu rapide iĝis unu el la gvidaj fakaj eldonejoj en Germanio. Sekve de la Dua Mondmilito la eldonejo devis translokiĝi al Neuwied borde de la Rejno. En 1954 la eldonejaj gvidantoj devidis publikigi ankaĵ beletrajn verkaĵojn. Inter la aŭtoroj, kies romanojn la eldonejo nun publikigis, ankaŭ estis Günter Grass, Nobel-premiito pri literaturo de 1999. La filmo Die Blechtrommel laŭ romano de Günter Grass estis la unua german filmo, kiu kiel "plej bona neanglalingva filmo" ricevis honorigon de Akademia Premio ("Oskaro"): per ĝi la literatura branĉo de la eldonejo subite havis altan internacian renomon kaj atenton. En 1970 fondiĝis la libroserio Sammlung Luchterhand.

Disbranĉiĝo redakti

En 1972 la eldonejaj gvidantoj decidis pri disdividiĝo de la branĉoj pri literaturo unuflanke kaj pri faklibroj de sociaj sciencoj aliflanke (librojn pri juro kaj impostado la eldonejo jam delonge ne plu publikigis), al du memstaraj eldonejoj. La eldonejo pri sociaj sciencoj nun nomiĝas Luchterhand Fachverlag. La literatura eldonejo translokiĝis al Darmstadt. La eldonejo sukcesis publikigi la verkojn de multaj renomaj aŭtoroj, inter ili Christa Wolf, Jurek BeckerMaxie Wander. La verkaĵojn de la rusa disidento Aleksandr Solĵenicin la eldonejo publikigis germanlingve kaj tio krom la publikigoj france kaj angle bazigis lian literaturan sukceson ekster Sovetunio.

En 1987 la eldonejo vendiĝis al la nederlanda eldona grupo Kluwer. Post fortaj protestoj de la beletraj aŭtoroj de la eldonejo, la literatura parto de la eldonejo pluvendiĝis al la eldona grupo Arche Verlag en Zuriko. La firmaa sidejo de la eldonejo nun nomata Luchterhand Literaturverlag en 1989 unue translokiĝis al Frankfurto ĉe Majno kaj 1991 fine al Hamburgo. La libroserion Sammlung Luchterhand en 1993 aĉetis la eldonejo dtv.

La eldonejo nuntempe redakti

La eldonejo Luchterhand Literaturverlag en 1994 post vendo al la eldonisto Dietrich von Boetticher ricevis sian nunan strukturon. Samjare ĝi translokiĝis al Munkeno. Post la pluraj vendoj kaj translokiĝoj preskaŭ ĉiuj renomaj aŭtoroj estis finintaj siajn eldonajn kontraktojn kun la firmao, tiel ke la eldonejo devis kunkolekti tute novan programon. La verkistino Christa Wolf revenis al la eldeonejo, kaj novinterkonsentiĝis publikigaj kontraktoj kun verkistoj kiel interalie Frank McCourt, Anna Enquist, Annie ProulxHanns-Josef Ortheil. En 2001 la renoma poŝlibra serio Sammlung Luchterhand refondiĝis. En oktobro 2001 la eldonejo iĝis parto de la eldona grupo Random House de la konzerno Bertelsmann AG.

Nunaj eldonejaj aŭtoroj estas interalie Ernst Jandl, Pablo Neruda, Christa Wolf kaj William Butler Yeats.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti