Mária Ilosvay [iloŝvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ilosvay Mária estis hungardevena germana operkantisto, (aldo). Ŝia nomo estis en Okcidenta Germanio Mária von Ilosvay.

Mária Ilosvay
Persona informo
Naskonomo Ilosvay Mária
Naskiĝo la  8-an de majo 1913(nun 1913-05-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 16-an de junio 1987
en Germanio Hamburgo (Okcidenta Germanio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Mária Ilosvay [1] naskiĝis la 8-an de majo 1913 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de junio 1987 en Hamburgo (Okcidenta Germanio).

Biografio redakti

Mária Ilosvay komence lernis kantadon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto, poste ŝi plulernis en Vieno. Ŝiaj pli gravaj instruistoj estis Laura Hilgermann kaj Mária Budanovits. En 1937 ŝi gajnis la unuan premion en la Internacia Kantado-Konkurso en Vieno, poste ŝi turneis en Usono. En 1940 ŝi aliĝis al Operejo de Hamburgo, sed kiel gastokantisto ŝi estis aŭdebla en Vieno, Bruselo, Amsterdamo kaj Salcburgo. Post 1946 ŝi kantadis en Vieno, Munkeno, Londono, Stuttgart, Milano kaj Nederlando. Inter 1951 kaj 1958 ŝi estis grava kantisto de la Festivalo de Bayreuth. Ŝi estis partoprenanto ankaŭ en festivalo de Edinburgo.

El ŝia repertuaro redakti

Fontoj redakti