Mary "Mamie" DICKENS (6a de marto 1838 – 23a de julio 1896) estis la plej aĝa filino de la fama angla romanisto Charles Dickens kaj de lia edzino Catherine. Ŝi verkis libron de memoroj pri sia patro, kaj kunlabore kun sia onklino, Georgina Hogarth, ŝi eldonis la unuan kolekton de liaj leteroj.[1]

Mary Dickens
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1838 (1838-03-06)
en Londono
Morto 23-an de julio 1896 (1896-07-23) (58-jaraĝa)
en Farnham Royal
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Subskribo Mary Dickens
Familio
Patro Charles Dickens
Patrino Catherine Dickens
Frat(in)oj Charles Dickens, la filoKate PeruginiWalter Landor DickensFrancis DickensAlfred D'Orsay Tennyson DickensSydney Smith Haldimand DickensHenry Fielding DickensDora Annie DickensEdward Dickens
Okupo
Okupo verkisto
vdr

En 1855 Charles Dickens portis siajn du filinojn al Paris. Li diris al sia amikino Angela Burdett-Coutts, ke lia intencon estis havigi al Mary (tiam 17-jaraĝa) kaj al Kate (tiam 16-jaraĝa) "iom da Pariza poluro". En Francio ili ricevis dancinstruadon, artoklasojn kaj lingvan trajnadon. Ili ricevis ankaŭ instruon de itala el la ekzilito Daniele Manin.[2]

Ŝi aperis en nombraj amatoraj teatraĵoj reĝisoritaj de sia patro, kiel en la verko de Wilkie Collins nome The Lighthouse (La lumturo) en kiu ankaŭ Charles Dickens aktoris kun Collins, Augustus Egg, Mark Lemon kaj Georgina Hogarth. Tiu ludo daŭris kvar noktojn el la 16a de junio 1855 en Tavistock House, nome hejmo de Dickens, sekvita de unusola ludo en la 10a de julio en Campden House, Kensington.[3] Januare 1857 ŝi aperis en The Frozen Deep, denove verkita de Collins kaj lusita en Tavistock House antaŭ la Duko de Devonshire, Lord Lansdowne, Lord Houghton, Angela Burdett-Coutts kaj Edward Bulwer-Lytton.[4]

En 1857 Dickens estis vizitita en Gads Hill Place de la dana verkisto kaj poeto Hans Christian Andersen, kiu estis invitita por du semajnoj sed restis kvin. Andersen priskribis Mary kiel tre simila al sia patrino.[5]

Kiam liaj gepatroj separiĝis, kaj Catherine foriris el la hejmo, por neniam revidi sian edzon, ŝi kunportis nur unu filon nome Charles, lasante la aliajn filojn, inter kiuj Mary, zorgotajn de sia fratino Georgina kiu decidis resti en Gad's Hill kun la romanisto.

Notoj redakti

  1. "The Letters of Charles Dickens" en Project Gutenberg
  2. Mary 'Mamie' Dickens Arkivigite je 2012-10-26 per la retarkivo Wayback Machine en 'Spartacus Educational' Arkivita la 26an de oktobro 2012 en Wayback Machine
  3. Retejo de The Lighthouse Alirita la 19an de septembro 2019.
  4. 'Charles Dickens' de Una Pope Hennessy Published by Chatto & Windus, London (1945) pg 360
  5. Peter Ackroyd, Dickens, Publikigita de Sinclair-Stevenson (1990), p. 782.