Matadi

Matadi estas grandurbo en la Demokratia Respubliko Kongo kaj la ĉefurbo de la provinco Centra Kongo (antaŭe provinco Bas-Kongo).provinco Bas Kongo, najbara al la limo kun Angolo kiu situas al kelkaj kilometroj de Matadi. Ĝi estas ankaŭ la ĉefa marhaveno de la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi estas la lasta navigebla punkto antaŭ la rapidfluoj kiuj faras la kongan riveron netrafikebla por longa distanco kontraŭflue. Ĝi estis fondita fare de Henry Morton Stanley en 1879.

Matadi
city of the Democratic Republic of the Congo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 306 053  (2012) [+]
Loĝdenso 2 782 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 5° 49′ S, 13° 29′ O (mapo)-5.816666666666713.483333333333Koordinatoj: 5° 49′ S, 13° 29′ O (mapo) [+]
Alto 355 m [+]
Areo 110 km² (11 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matadi (Demokratia Respubliko Kongo)
Matadi (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Matadi
Matadi
Situo de Matadi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matadi [+]
vdr

La loknomo 'Matadi' signifas ŝtonon laŭ la loka konga lingvo. Matadi funkcias kiel grava importejo kaj eksportejo por la tuta nacio. Ĉefaj eksportaĵoj estas kafo kaj konstruligno. La ŝtata fiŝkaptista kompanio "Pemarza" uzas la havenon por provizi fiŝon al Kinŝaso.

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Matadi situas sur montetaro laŭ landlimo de Angolo, laŭ maldekstra bordo de Kongo (rivero) (de la maro ĝis tiu punkto estas daŭre navigebla la rivero) en la okcidenta sekcio de la lando. Boma situas 44, la maro 148, Kinŝaso 265, Kikwit 601, Lubumbashi 1672 km.

 
Haveno de Matadi

Historio redakti

Portugaloj atingis tiun lokon ŝipe en 1485. Matadi estis fondita fare de Henry Morton Stanley en 1879. Baldaŭe la urbo iĝis komercocentro, grava transportonabo. Dum la jaroj de la Dua Afrika Milito en aŭgusto 1998, Matadi estis kaptita dum la atako Cabarere, operacio dum kiu ribelemaj tutsioj gviditaj de kolonelo James Cabarere provis kapti la kongan ĉefurbon Kinŝaso.

Infrastrukturo redakti

Matadi havas flughavenon, gravan riveran havenon kaj ponton norden. Ŝipoj trafikas al Boma, trajnoj al Kinŝaso. Ĉefvojoj kuras al Boma kaj Kinŝaso, estas malpli gravaj vojoj norden kaj suden al Angolo.

Konstruita en 1983 sub la direkto de japanaj inĝenieroj, la Ponto Mata kiu transiras la Kongan Riveron kaj disponigas vojon aliron al Boma kaj al la Inga hidroelektra centralo. Ĉi tiu estas la nura ponto laŭ la tuta suba kaj meza fluoj de la grandega Konga Rivero. Tial, fluo de aŭtoj de nordokcidenta Afriko al ĝia suda parto pasas tra Matadi.

Fervojo linio ligas la urbon Matadi kun Kinŝaso (366 km), sed ĉi tie ĝi finiĝas, ne atingante la oceanan marbordon.

Klimato redakti

 
Rapidfluoj (Yellala)

Matadi havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1010 mm, inter junio-septembro ne pluvas, la pluvo kulminas en aprilo. La temperaturo varias inter 20-34  °C. En marto estas la plej alta temperaturo, la plej malalta en julio.

 
Panoramo de Matadi
 
Rivero Kongo ĉe Matadi

Vidindaĵoj redakti

  • Ponto Mata, pendoponto 722 metrojn longa, konstruita en 1983
  • monumento sur monteto
  • diversaj kavernoj konataj kiel rokoj Diogo Cão
  • rapdifluoj de Jelala en la proksimeco de la urbo

Referencoj redakti

  • Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko el la samtema artikolo en la angla kaj hungara vikipedioj.
 
Ponto ĉe Matadi