Nándor Gion, hungare Gion Nándor estis serbiano, hungara verkisto kaj ĵurnalisto.

Nándor Gion
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1941 (1941-02-01)
en Srbobran
Morto 27-an de aŭgusto 2002 (2002-08-27) (61-jaraĝa)
en Szeged
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Jugoslavio vd
Alma mater Universitato de Novi Sad vd
Memorigilo Nándor Gion
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistoscenaristoteatrestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nándor Gion naskiĝis la 1-an de februaro 1941 en Jugoslavio, en Srbobran. Li mortis la 27-an de aŭgusto 2002 en Szeged, Hungario.

Biografio redakti

Nándor Gion devenis el hungara familio. Li frekventis universitaton pri hungara lingvo en Novi Sad, poste li instruis ĝis 1983. Li komencis siam karieron en 1968. Baldaŭe li estris 2 jarojn la teatron, fine li redaktis Radio Novi Sad-on. En 1994 li venis en Hungarion, kie li verkadis. Li ricevis ankaŭ diversajn premiojn. Li estis framasono.

Verkoj (elekto) redakti

  • Kétéltűek a barlangban (Amfibioj en la kaverno), debuta romano, 1968
  • Ezen az oldalon (En tiu flanko), noveloj, 1971
  • Virágos katona (Flora soldato), romano, 1973
  • A kárókatonák még nem jöttek vissza; Forum, Újvidék, 1977. En Esperanto La kormoranoj ankoraŭ ne revenis, tradukita de Lászlo Huszár, KLEKS, Bielsko-Biała, Thaumiers, Subotica, 1991.
  • Sortűz egy fekete bivalyért; Forum, Újvidék, 1982. En Esperanto Salvo al nigrabubalo, tradukita de Lászlo Huszár, Zsoli Bt, 2008.
  • Az angyali vigasság (La anĝela gajeco), noveloj, 1985
  • Mint a felszabadítók (Kiel la liberigantoj), noveloj, 1996
  • A vád (La akuzo), scenarlibro, 1996
  • Aranyat talált (Li trovis oron), romano, 2002

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio