Ne miskomprenu kun urbo Dorog!

Nagydorog [nadjdorog] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Paks. Nagy signifas: granda.

Blazono de Nagydorog
Centro de Nagydorog
Kastelo de Nagydorog

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Nagydorog situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Szekszárd-Székesfehérvár, laŭ fervojo Sárbogárd-Bátaszék. Paks troviĝas je 18 km-oj.

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis el 1397. Dum la mezepoko la bienoj apartenis al Simontornya. Dum dominado de turkoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1883 la fervojo ekfunkciis.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas preĝejoj romkatolika el 1934 kaj kalvinana el 1774, akvoturo el 1891, Kastelo de Nagydorog el 1892 (nun estas lernejo), fine muzeo pri ĉapeloj.

Famuloj redakti

En Nagydorog naskiĝis: