La novkonfuceismo (en simpligita ĉina skribo: 宋明理学; tradicia ĉina skribo: 宋明理學; pinjino: Sòng-Míng Lǐxué aŭ mallongigita kiel 理學) estas morala, etika kaj metafizika Ĉina filozofio influita de la konfuceismo kiu enhavas ideojn ankaŭ de la taoismo kaj la budhismo. Ĝi estis kreita de Han Yu kaj Li Ao (772-841) en la dinastio Tang kaj ludis gravan rolon dum la dinastioj Song kaj Ming.

Tradicia pentraĵoj de «La vinagrotrinkantoj» (配图古诗精选, ĉirkaŭ 1880).

La konfuceistoj de la Dinastio Song (960-1279) kutime studis la klasikajn verkojn de sia kredaro, sed ili estis familiarigitaj ankaŭ kun la instruoj de budhismo. La budhisma pensaro havigis multajn mirendajn aspektojn, kiuj inkludis ideojn pri la naturo de la animo kaj pri la rilato inter individuo kaj mondo, ideoj ankoraŭ neesploritaj de la konfuceismo. La konfuceistoj de la dinastio Song nutris sin grandmezure de la budhisma pensaro same kiel de siaj propraj tradicioj, kio rezultis en la novkonfuceismo.

Estis multaj diversaj perspektivoj en la komunumo de novkonfuceistoj ĝis aperis sistemo kiu ligis la pensarojn de budhismo kaj de tiama taoismo kun kelkaj de la ideoj disvolvigitaj en la Libro de ŝanĝiĝoj (I Ching) krom la teorioj de la Jino kaj Jango asociaj al la simbolo Tajĝio. Tipa motivo de novkonfuceismo estas la pentraĵoj de Konfuceo, Budho kaj Laocio trinkante el la sama kruĉo da vinagro sub la titolo "La tri majstroj estas unu!"