Papus, ĝuste Gérard Encausse (naskiĝis la 13-an de julio 1865 en A Coruña, mortis la 25-an de oktobro 1916 en Parizo) – franca kuracisto hispandevena, hipnotisto, okultisto, esoterulo, teozofo, rozkrucano, martinisto.

Papus
Persona informo
Naskonomo Gérard Anaclet Vincent Encausse
Aliaj nomoj Papus
Naskiĝo 13-an de julio 1865 (1865-07-13)
en Korunjo
Morto 25-an de oktobro 1916 (1916-10-25) (51-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioHispanio
Okupo
Okupo kuracistofilozofo • verkisto de nefikcio • okultisto • martinist
Verkoj Papus Tarot
Q24810015
Q24810060
vdr

Vivo redakti

Filo de kemiisto Louis Encausse (1832–1907) kaj Irène el domo Pérez. Kiam estis en la aĝo de kvar jaroj lia familio translokiĝis al Francio, kie edukiĝis. Junaĝe ekinteresiĝis pri alkemio, taroko, magio, kabalo, kaj enprofundiĝis en verkoj pri tio en la pariza Nacia Biblioteko de Francio. En 1887 estis kunfondinto de Teozofia Societo, sed en 1890 foriris de ĝi kreante propran esoteran rondon – Groupe indépendant d’étude ésoterique. Ankaŭ membriĝis al Ordre Kabbalistique de la Rose-Croix. Pli malpli samtempe akceptis pseŭdonomon Papus, prenitan de la verko de Apolonio de Tiano Nykthemeron. En 1894 ĉe Sorbono ricevis titolon doktoro de medicino.

Trifoje (1901, 1905, 1906) vizitis Rusion kaj la caran kortegon, servante al caro Nikolao la 2-a kaj al carino Aleksandra kiel kuracisto, sed ankaŭ konanto de esoterismo.

Dum la unua mondmilito soldatservis kiel armea kuracisto. Ekmalsanis je tuberkulozo kaj mortis.

Eksteraj ligiloj redakti