Aleksandra Fjodorovna (Alix de Hesio-Darmstadt)

lasta caredzino de Rusio

Alix de Hesio-Darmstadt, germane Alix von Hessen-Darmstadt, plena formala nomo Victoria Alix Helena Louise Beatrice von Hessen und bei Rhein (naskiĝis la 6-an de junio 1872 en Darmstadt, ĉefurbo de la grandduklando Hesio-Darmstadt, ekde 1871 parto de la Germana Regno; murdiĝis en la nokto inter la 16-a kaj la 17-a de julio 1918 en Jekaterinburg) estis princidino de la grandduklando Hesio-Darmstadt kaj car-edzino de Rusio.

Sankta
Aleksandra Fjodorovna
Alix de Hesio-Darmstadt
Caredzino de Rusio
Alexandra Fyodorovna LOC 01137u.jpg
Lesser CoA of the empress Alexandra Feodorovna of Russia.svg
Persona informo
Naskonomo Alix Viktoria Helene Luise Beatrix
Naskiĝo 6-an de junio 1872 (1872-06-06)
en Darmstadt
Morto 17-an de julio 1918 (1918-07-17) (46-jara)
en Jekaterinburgo
Mortis pro pafvundo [#]
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo [#]
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio [#]
Lingvoj rusaanglagermana [#]
Loĝloko Alexander Palace [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioGermana Imperiestra Regno [#]
Subskribo Aleksandra Fjodorovna (Alix de Hesio-Darmstadt)
Familio
Dinastio House of Hesse-Darmstadt [#]
Patro Ludoviko la 4-a, grandduko de Hesio [#]
Patrino Alico de Britio [#]
Gefratoj Princess Victoria, Marchioness of Milford Haven • Princess Elisabeth of Hesse and by Rhine • Princess Irene of Hesse and by Rhine • Ernesto Ludoviko, grandduko de Hesio • Prince Friedrich of Hesse and by Rhine • Princess Marie of Hesse and by Rhine [#]
Edz(in)o Nikolao la 2-a
Infanoj Olga Nikolajevna RomanovaTatjana Nikolajevna RomanovaMarija Nikolajevna RomanovaAnastasija Nikolajevna RomanovaAleksej Nikolajeviĉ Romanov [#]
Profesio
Okupo edz(in)o de monarĥo • regento • pentristo • flegisto [#]
Aktiva en Carskoje Selo [#]
Sanktulino
Honorata en Rusa Ortodoksa Eklezio
Kanonizo 2000
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la princidino kiel rusia imperiestrino Aleksandra Fjodorovna en 1899

Per sia edziniĝo kun la pli posta rusia caro Nikolao la 2-a en 1894 ŝi iĝis la lasta regantino de la Rusia Imperio - kadre de la edziniĝo ŝi konvertiĝis de luteranismo al la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj alprenis la rusan nomon Александра Фёдоровна, do Aleksandra Fjodorovna (foje ankaŭ latinigita Aleksandra Teodorovna). Ŝi estis la sesa infano kaj kvara filino de la grandduko Ludoviko la 4-a de Hesio-Darmstadt kaj de la princidino Alice, kiu estis la dua plej aĝa filino de la reĝino Viktoria de Britio, la avino de Alix.

la geedziĝo en 1894

Kadre de la Februara revolucio de 1917 la caro Nikolao estis devigita abdiki, kaj la situacio por la cara familio en la revoluciaj perturboj rapide iĝis danĝera. La tiutempa reĝo Georgo la 5-a de Britio, kvankam kuzo kaj de Alix kaj de Nikolao, rifuzis evakuigi la caran familion al Britio. Unue la familio malliberiĝis en palaco en Carskoje Selo, la nuna urbo Puŝkin, kaj en aŭgusto 1917 transporiĝis al Tobolsk en Siberio, en origina intenco savi la familianojn el la revoluciaj perturboj. Kadre de la oktobra revolucio tamen la familio portiĝis al la urbo Jekaterinburg, tiam kontrolita per bolŝevikoj. Tie la tuta familio kun siaj servantoj post plurmonata malliberigo estis pafmortigita en kelo de la domo Ipatjev (Дом Ипатьева) en la nokto inter la 16-a kaj la 17-a de julio 1918.