Pleigne

komunumo de Svislando

Pleigne (la malnova, ne plu uzata germanlingva nomo de la komunumo estas Pleen) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 389 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Pleigne
Blazono de Pleigne
Blazono de Pleigne
Blazono de Pleigne
Lageto de Lucelle, komunumo Pleigne
Lageto de Lucelle, komunumo Pleigne
Lageto de Lucelle, komunumo Pleigne
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 24′ 30″ N 7° 17′ 35″ O / 47.40833 °N, 7.29306 °O / 47.40833; 7.29306 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 30″ N 7° 17′ 35″ O / 47.40833 °N, 7.29306 °O / 47.40833; 7.29306 (mapo)
Areo 17,83 km²
Alteco 809 m super marnivelo
Poŝtkodo 2807
Komunumkodo 6719
Mapo de Pleigne
Mapo de Pleigne
Situa mapo de Pleigne
vdr

Geografio redakti

Pleigne situas sur alttavolo de la Ĵurasa Montaro proksimume 6 kilometrojn nordokcidento de la kantonĉefurbo Delemonto. La nordan limon de la komunumo, kiu estas samtempe la landlimo inter Svislando kaj Francio, formas la valo de la rivero Lucelle, alfluanto de Birs. Al la komunumo apartenas la vilaĝeto Lucelle, kiu situas ĉe la bordo de la samnoma baraĵlageto, kaj Löwenburg sur teraso super la valo de Lucelle. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,83 km², de kiuj 50% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

Pleigne limas en nordo al Lucelle (Francio), en nordnordoriento al Kiffis (Francio), en nordoriento al Roggenburg (BL), en orientnordoriento al Ederswiler, en oriento al Movelier, en sudoriento al Mettembert, en sudo kaj sudokcidento al Bourrignon, kaj en nordokcidento al La Baroche.

Trafiko redakti

Pleigne situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj, kaj estas nur per mallarĝaj komunumvojoj konektita kun siaj najbaraj komunumoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per buslinio tra Mettembert al Delemonto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Pleigne datiĝas el la jaro 1179 kiel Plenna.

Dum mezepoko ĉefa bienposedanto en Pleigne estis la Monaĥejo Lützel, kiu ankaŭ posedis la interezprivilegion. En la jaro 1389 la privilegioj pri Pleigne transiris al la Grafoj de Thierstein. En la jaro 1454 la episkopo Bazelo aĉetis la vilaĝon, kiu tiel fariĝis unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la Senjorujo Delemonto. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Pleigne apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti