Ponizovko (Jalta municipo)

Ponizovko (ruse Понизовка, ukraine Понизівка, krime-tatare Aşağı Kikineiz) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Administre la loĝloko apartenas al la Simeiza komunumo.

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Ponizovko
ruse Понизовка
ukraine Понизівка
krime-tatare Aşağı Kikineiz
Apartenas al: Jalta municipo, Simeiza komunumo
Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 57′ O (mapo)44.39533.952777777778Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 57′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~50 m
Loĝantaro: 361 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98689
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Ponizovko (Krimeo)
Ponizovko (Krimeo)
DMS
Ponizovko
Ponizovko
Ponizovko
Situo de Ponizovko sur la mapo de Krimeo
Ponizovko (Jalto)
Ponizovko (Jalto)
DMS
Ponizovko
Ponizovko
Ponizovko
Situo de Ponizovko sur la mapo de la Jalta municipo (la Simeiza komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

La loĝloko situas ĉe la aŭtovojo Sebastopolo-Teodozio kaj estas ligita per busa trafiko al Simeizo, Jalto kaj Sebastopolo. En la loĝloko rezidas ĉirkaŭ 360 homoj (plejparte rusoj).

Sur la teritorio de la loĝloko konserviĝis malnovegaj tomboj de taŭridanoj (praloĝantoj de Krimeo), kiuj atestas, ke la homo vivis ĉi tie jam antaŭ longege. Iam inter la 8-a ĝis la 10-a jarcentoj p.K. ĉi tie ekzistis monaĥejo-fortikaĵo, konata sub la nomo Kuĉuk-Isar.

En la jaro 1830 generalo Teodosios Reveliotis (kiu posedis grandajn terenojn okcidente de Simeizo) konstruis ĉi tie la vilaon "Sankta Triunuo". Meze de la 19-a jarcento ĝi mem kaj apuda terpeco estis venditaj; parton de la bieno aĉetis fama rusa pentristo Arĥip Kuinĝi (lia domo situis en la alta kabo Kacivelo proksime al pentrinda roko Uzun-Taŝ, kiun la artisto multfoje pentris).

Kuinĝi - Maro.Krimeo

Post la Oktobra Revolucio ĉiuj loĝejoj de nobeloj kaj riĉuloj estis naciigitaj kaj plu uzataj por diversaj sanatorioj kaj ripozejoj. Nun en la loĝloko estas kelkaj grandaj sanatorioj; la kurac- kaj ripoz-industrio estas la ĉefa branĉo de la ekonomio de la loĝloko.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje