Praĥovaj rokoj (Rokoj ĉe Praĥov) (ĉeĥe: Prachovské skály) estas konata rokurbo, kies mezo estas malprosima 6 km de placo en urbo Jičín inter Prachov, Pařezská Lhota, Dolní Lochov kaj Blata en Regiono Hradec Králové en Ĉeĥio.

Praĥovaj rokoj
ĉeĥe: Prachovské skály
naturrezervejo
Rokturoj de Rokoj ĉe Praĥov kaj belvido al pejzaĝo en la ĉirkaŭaĵo
Oficiala nomo: Prachovské skály
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Jičín
Lokigo Holín (k. t. Horní Lochov
Pařezská Lhota
Prachov)
Zámostí-Blata
(k. t. Zámostí)
Historia regiono Bohemio
Parto de Bohemia Paradizo
Montaro Jiĉina montetaro
Situo Praĥovaj rokoj
 - koordinatoj 50° 28′ 03″ N 15° 17′ 02″ O / 50.46750 °N, 15.28389 °O / 50.46750; 15.28389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 462 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 300 m s. m.
Areo 262,44 km² (26 244 ha)
Proklamita 1-a de januaro 1928
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prachovské skály
Map
Rokoj ĉe Praĥov
Rokoj ĉe Praĥov

Rokoj ĉe Praĥov kreas altan tabulan plataĵon de triangula formo kun areo ĉirkaŭ 3 km2, kun pinto ĉe Praĥov. Ili estas konstruitaj per silikaj kubgrejsoj de teplica tavolgrupo de koniako ĝis turonio, per regule krevigitaj fortigitaj grejsaj metaĵoj de maro el la tempo proksimume antaŭ 88 – 86 milionoj da jaroj. La plej alta loko de Rokoj ĉe Praĥov (462 m) troviĝas oriente de la grejsa teritorio. Varieco kaj pentrindeco de la rokaj formacioj estas donita per specifikaj procezoj de eroziado kaj modeligado de kubaj grejsoj troviĝantaj en alte eksponata situo rilate al sia ĉirkaŭaĵo. En longdaŭra periodo estiĝis rokurboj, grupiĝo de kolonoj, turoj, pilieroj kaj blokoj, kun stratetoj de kanjonoj, interkrutejoj kaj ravinoj, limigitaj per egalaj, preskaŭ vertikalaj fendaĵoj de du al si perpendiklaj sistemoj.

La plej signifa kaj la plej ampleksa parto de Rokoj ĉe Praĥov estas la tn. parto de Svinčice, okupanta proksimume du trionojn de la areo de la teritorio kaj prezentanta turisme la plej vizitatan regionon kun densa reto de markitaj vojoj kun vico da panoramoj ne nur al proksima rokreliefo, sed ankaŭ al pli malproksima ĉirkaŭaĵo kun altdominaĵoj: Veliš, Trosky, Zvičina, Zebín, Kumburk, Kozákov kaj Ještěd. La plej tipa rokurbo estas sudoriente kaj oriente de Turisma kabano; apartenas al ĝi grandegaj turoj de Krkavčí skály (Korvaj rokoj). En ĉirkaŭaĵo de Hlahol-, Haken- kaj Rumcajs-panoramoj kondukas verda marko tra labirinto de krevaĵoj kun enigitaj blokoj – ĉi tie ankaŭ estiĝis la plej ampleksa fendaĵkaverno Bratrská modlitebna (Frata preĝloko), kiu estas ĉirkaŭ 30 m longa.

Turismaj vojoj kondukas tra la plej interesaj lokoj kaj iliaj malfacilaj reguligoj komencis jam fine de la 19-a jarcento. Panoramoj de Všetečka, Mír (Paco), Český ráj (Ĉeĥa paradizo) kaj Pecha ebligas efikajn vidojn al la rokurbo. Antaŭ dankemaj vizitantoj leviĝas dekoj da turoj, altaj pli multe ol 40 m, ekz. Šlikova věž (Turo de Šlik), Mnich (Monaĥo), Orel (Aglo), Kapucín (Kapuĉulo) kaj precipe simboloj de la rokoj – Prachovská jehla (Kudrilo de Praĥov) kun proksima Prachovská čapka (Ĉapo de Prachov). Tra la plej fama kanjono de Rokoj ĉe Praĥov, tra Imperiestra koridoro, kunpremiĝinta per vertikalaj muroj, kondukas sur grade ascendanta fundo turisma vojo de la tn. Malgranda rondo ekde Turisma kabano. Ĝi ricevis la nomon post vizito de la aŭstria imperiestro Francisko la 1-a en junio de 1813.

Sur plataĵo sude de la rokurbo ni povas rimarki negrandajn fermitajn malaltaĵojn, estiĝintaj pro forporto de grejsa eroziaĵo ĝis plilarĝiĝintaj krevaĵoj en subterejo. Sude de la plataĵo estiĝis malgranda labirinto kun mallarĝaj trairejoj, interkrutejoj, krutaĵoj kaj fendaĵoj, diversloke surŝutitaj per ruiniĝintaj blokoj kun fendaĵkavernoj.

La teritorio estas preskaŭ plene arbarkovrita. El multnombra faŭno vivas en Rokoj ĉe Praĥov ekz. salamandro, el birdoj ekz. korvo, gufo, nizo, buteo. El mambestoj ĉi tie aperas ekz. melo, marteso, vesperto.

Tiu ĉi teritorio havas la plej malnovan montogrimpistan historion en Ĉeĥio, kun la unua montogrimpista societo el la jaro 1907. Ĉefa evoluo de montogrimpado apartenas en la 30-ajn jarojn. Sume ĉi tie estas registrita 239 rokturoj.

Eksterordinare granda vizitebleco de Rokoj ĉe Praĥov koneksas kun esceptaj pejzaĝaj valoroj, kun bona trafikalirebleco kaj ankaŭ kun longtempa tradicio de organizita turismo, kies komencoj apartenas en la 2-an duonon de la 19-a jarcento. Krom la densa reto de turismaj vojoj estis ĉi tie precipe inter la du mondmilitoj konstruita kelke da hoteloj, alirejvojoj kaj banejo. Alirebligon de la teritorio subtenis ankaŭ tiama posedanto de la sinjorejo grafo Šlik (legu: Ŝlik), al kies familio estis Rokoj ĉe Praĥov redonita. La teritorio estas publike alirebla ankaŭ nun. Frekventado de turistoj estas eksterordinare granda kaj ĝi atingas eĉ pli ol 400 000 da vizitantoj pojare.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti