Rózsi Völcsey
VÖLCSEY Rózsi [pr. voelĉei] estis hungara aktorino naskiĝinta en Árpád (Batăr) la 15-an de decembro 1895 kaj mortinta la 7-an de januaro 1966.
Rózsi Völcsey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1895 en Arpășel |
Morto | 7-an de januaro 1966 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kariero redakti
Rózsi Völcsey akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1914. Ŝi debutis en la sekva jaro en Miskolc kaj ŝi ludis en provincaj urboj en Győr, Nagyvárad, en 1942 kaj 1944 en Szeged. Ekde 1945 ĝis 1948 ŝi estis membro de la Teatro Magyar, poste ŝi dungiĝis al trupo de Hungara Radio. Inter 1950–1957 kune kun János Balázs (aktoro) ŝi faris duopajn spektaklojn en vilaĝoj.
Premioj, distingoj redakti
- 1966 Meritartisto.