Raymond van het Groenewoud

Raymond VAN HET GROENEWOUD (naskiĝis la 14-an de februaro 1950 en Schaarbeek) estas belga kantisto de amsterdamaj gepatroj. Li loĝis dum granda parto de sia junaĝo en Antverpeno. Li sin nomas ankaŭ "tekstpoeto", filozofo kaj klaŭno. Li estas konata kaj en Belgio kaj en Nederlando pro furorkantoj kiel Meisjes (Knabinoj) kaj Liefde voor muziek (Amo por muziko). Plej ofte li kantas en la nederlanda lingvo; fojfoje li miksas francajn frazetojn en la kantojn.

Raymond van het Groenewoud
Raymond dum koncerto en 2006
Raymond dum koncerto en 2006
Bazaj informoj
Naskiĝo 14-an de februaro 1950 (1950-02-14) (74-jaraĝa)
en Schaarbeek
Edz(in)o Sigrid Spruyt
Ĝenroj kleinkunst
Profesio kantisto
Aktivaj jaroj 1973 - nuntempo
Retejo www.raymondvanhetgroenewoud.be
Persona informo
Aliaj nomoj Nico Gomez • Raymond Lolandson
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Familio
Patro Josef van het Groenewoud
Edz(in)o Sigrid Spruyt
Okupo
Okupo kantaŭtoromuzikistokomponistogitaristopianistokantisto
TTT
Retejo http://www.raymondvanhetgroenewoud.be/
vdr

Raymond van het Groenewoud debutis komence de la 70-aj jaroj. Liaj tekstoj estas jen gajaj, jen ĵovialaj aŭ filozofaj. En 1980 Raymond ankaŭ en Nederlando famiĝis pro koncerto dum la festivalo Pinkpop kaj la furorkanto Je Veux l'Amour (Mi volas amon).

En 1990 li re-registris plej multajn de siaj antaŭaj kantoj por ilin povi eldoni kiel kolekto-diskon.

Raymond van het Groenewoud dum la pasintaj dek jaroj ĉiam estis la lasta kantisto de la Gentaj Festoj.

Diskografio redakti

Albumoj redakti

  • Je moest eens weten hoe gelukkig ik was (1973)
  • Ik doe niet mee (1975)
  • Nooit meer drinken (1977)
  • Kamiel in België (1978)
  • Ethisch reveil (1979)
  • Leven en liefdes (1981)
  • Brussels by night (1984)
  • Habba! (1984)
  • Ontevreden (1986)
  • Intiem (1988)
  • Meisjes (het beste van) (1990)
  • Sensatie (1992)
  • RvhGBox 10 (1993)
  • De minister van ruimtelijke ordening (1994)
  • Walhalla (1995)
  • Ik ben God niet (1996)
  • Liefde voor muziek (dubbel CD)
  • Tot morgen (1998)
  • Het beste van (1974-1976) (1999)
  • Een jongen uit Schaarbeek (2001)
  • Ballades (2004)

Viddisko redakti

  • Live in Antwerpen (2004)

Eksteraj ligiloj redakti