Registaro de Ĉinio

La Registaro de Ĉina Popola Respubliko fondiĝis en 1949, regiĝis kiel komunisma diktaturo, sed ekde la kreado de konstitucion en 1982, restriktoj de libereco havas malstreĉiĝis konsiderinde, aparte kompare kun la Mao epoko. La ĈPR registaro restas tre absolutisma en iuj flankoj, precipe en la restriktoj en la interreto, gazetaro, kunvenado, kopio, kaj religio. La jura povo de la Komunista Partio estas garantiita de la Ĉina Konstitucio kaj de ties posteno kiel suprema politika aŭtoritato en la ĈPR estas realigita pere de kompleta kontrolo de la ŝtato, armeo kaj amaskomunikilaro.[1]

Registaro de Ĉinio
Centra administraciosocialisma ŝtatounupartiismounueca ŝtato
administra teritoria unuo
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Pekino, Popola Respubliko Ĉinio
Retejo Oficiala retejo
vdr
Granda Popola Halo en Tjan'anmen-placo, Pekino

La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj tial, kelkaj ĉefuloj de la partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, estas la estro de la Komunisma Partio de Ĉinio kaj la plej altrangula oficiala en la Ĉina Popola Respubliko. La oficejo estas kutime konsiderata kiel la Supera Gvidanto de Ĉinio, unu-partio komunisma ŝtato. La nuna Ĝenerala Sekretario estas Xi Jinping. La Nacia Popola Kongreso, kiu kunvenas en la Granda Popola Halo en Pekino, daŭrigas aperon de demokratio, sed ne efektive provizas ĝin. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokratie.

Registaro estas dividata inter kelkaj organismoj:

  • La leĝofara branĉo, nome Nacia Popola Kongreso.
  • La plenuma branĉo, nome Ŝtata Konsilio
  • La justica branĉo, nome Suprema Popola Tribunalo kaj la Suprema Popola Prokuratoraro
  • La milita branĉo, nome Popola Liberiga Armeo (PLA) tra la Centra Militkomisio

Estas iuj movoj al politika liberaligo, en tiu balotadoj okazas hodiaŭ ĉe la vilaĝo kaj urbo niveloj, kaj ke leĝfarejoj havas montritan iuj asertiveco kontraŭ la Partio tempaltempe. Tamen, la Partio retenas efika rego super registaro nomumoj: mankas serioza kontraŭstaro, la Partio venkas senbatale plejofte. Politikaj koncernoj en la ĈPR inkluzivas malpliigi la kreskatan malegalecon inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj batalas kontraŭ korupto ene de la registara gvidantaro.

La unuarangaj organoj de ŝtata povo estas la Nacia Popola Kongreso (NPK), la Prezidento, kaj de la Ŝtata Konsilio. Membroj de la Ŝtata Konsilio estas la Ĉefministro, varia nombro de Vic-Ĉefministroj (nune kvar), kvin Ŝtataj Konsilantoj (kun pli malgravaj kompetencoj), kaj 29 ministroj kaj estroj de la komisioj de la Ŝtata Konsilio. Dum la 1980-aj jatoj estis klopodo por separi partiajn kaj ŝtatajn funkciojn, laŭ kio la partio decidus ĝeneralan politikon kaj la ŝtato plenumu ĝin. Tiu klopodo estis abandonita en la 1990-aj jaroj kun la rezulto ke la politikaj estroj ene de la ŝtato estas ankaŭ estroj de la partio. Tiu dueca strukturo tiele kreas unusolan centrigitan fokuson de povo.

Samtempe estis movoj por separi partiajn kaj ŝtatajn postenojn je niveloj krom la centra registaro. Oni aŭdis pri sub-nacia plenumo kiu estu ankaŭ partia sekretario. Tio ofte okazigas konfliktojn inter la ĉefa plenuma povo kaj la partia sekretario, kaj tiu konflito estas amplekse vidata kiel intenca por eviti ke eklkaj el ili iĝu tro pova. Kelkaj specialaj kazoj estas la Specialaj Administraciaj Regionoj de Honkongo kaj Makao kie la ĉefa ĉina juro absolute ne aplikiĝas kaj la aŭtonomaj regionoj kie, sekve de soveta praktiko, la ĉefa plenumo estas tipe membro de la loka etna grupo dum la partia ĝenerala sekretario estas ne-loka kaj kutime hano.

Laŭ la Konstitucio de la Popola Respubliko Ĉinio, la NPK estas la plej alta organo de la ŝtata povo en Ĉinio. Ĝi kunsidas ĉiujare dum ĉirkaŭ du semajnoj por revizii kaj aprobi ĉefajn novajn politikajn direktojn, leĝojn, la buĝetojn, kaj ĉefajn personajn ŝanĝojn. Plej el la landaj leĝoj en la PRK estas adoptita fare de la Permanenta Komitato de la Nacia Popola Kongreso. Plej iniciatoj estas prezentataj al la PKNPK por konsiderado fare de la Ŝtata Konsilio post dekomenca mendo fare de la Plenumkomitato de la Komunisma Partio. Kvankam la NPK ĝenerale aprobas la politikon kaj personajn rekomendojn de la Ŝtata Konsilio, la NPK kaj ties Permanenta Komitato pli kaj pli asertis sian rolon kiel landa leĝofara instanco kaj kapablis devigi reviziojn en kelkaj leĝoj. Por ekzemplo, la Ŝtata Konsilio kaj la Partio ne kapablis aprobi benzinan imposton por financi la konstruon de aŭtovojoj.[2][3]

Referencoj redakti

  1. Ralph H. Folsom, John H. Minan, Lee Ann Otto, Law and Politics in the People's Republic of China, West Publishing (St. Paul 1992), pp. 76–77.
  2. China bites the bullet on fuel tax. Rsc.org (2009-01-01). Alirita la 2013-07-21.
  3. Bbc News. BBC News. Alirita la 2013-07-21.