Rosalyn C. HIGGINS, OBI (2a de junio 1937, Londono)[1] estas brita iama Prezidanto de la Internacia Kortumo (IK). Ŝi estis la unua virino juĝisto elektita por la IK, kaj estis elektita Prezidanto en 2006. Ŝia postentempo finis la 6an de februaro 2009. Ŝi estis sukcedita kiel Prezidanto fare de la japana juĝisto Hisashi Owada, kaj Christopher Greenwood estis elektita en ŝia loko kiel juĝisto en la Internacia Kortumo.

Rosalyn Higgins
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1937 (1937-06-02) (86-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Girton College • Yale Law School
Okupo
Okupo juĝistopolitikistojuristo • universitata instruisto • pledadvokato
vdr

Ŝi servis en la Komitato pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj dum 14 jaroj. Ŝi estis profesoro pri internacia juro en la Universitato de Kent kaj en la London School of Economics. Higgins estas aŭtoro de kelkaj gravaj verkoj pri internacia juro, kiel Problems and Process: International Law and How We Use It (1994). Spite siajn multajn ekvilibrajn juĝojn pri diversaj aferoj, ŝi ricevis kritikojn pro sia permesemo al ŝtatoj por uzado de atomarmiloj.[2]

Notoj redakti

  1. "Birthday's today". Arkivigite je 2011-06-03 per la retarkivo Wayback Machine The Telegraph. 2a de junio 2011. Alrita la 31an de majo 2020. "Dame Rosalyn Higgins, QC, President, International Court of Justice, 2006–09, 74"
  2. A. Anghie, Imperialism, Sovereignty and Making of International Law, (Cambridge, Cambridge University Press, 2005), p. 293