Hisashi Owada (小和田 恆, Owada Hisashi, 18a de septembro 1932) estas iama japana juristo, diplomato kaj profesoro pri juro, kaj servis kiel juĝisto en la Internacia Kortumo el 2003 ĝis la 7a de junio, 2018, kaj estis prezidanto de la Kortumo el 2009 ĝis 2012.[1] Li estas bopatro de la nuna Imperiestro de Japanio, Naruhito, nome patro de Masako.

Hisashi Owada
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1932 (1932-09-18) (91-jaraĝa)
en Shibata
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de TokioTrinity College
Familio
Patro Takeo Owada
Frat(in)oj Akira Owada • Makoto Owada
Edz(in)o Yumiko Owada
Infanoj Masako • Reiko Ikeda • Setsuko Shibuya
Okupo
Okupo diplomato • universitata instruisto • juĝistojuristo
vdr

Li studis en la Universitato de Tokio kaj poste en Trinity College (Kembriĝo). Li estis profesoro pri juro en la Universitato de Tokio, la Universitato Harvard, la Universitato de Novjorko, la Universitato Kolumbio, la Akademio de Internacia Juro de Hago, la Universitato de Ŭaseda, kaj la Universitato de Kembriĝo. Intere li estis vizitprofesoro pri internacitraktata juro, nome sia fako, je Harvard kaj Oksfordo.[2]

Notoj redakti

  1. Press release 2018/14. Arkivita el la originalo je 2018-03-24. Alirita 2020-10-23.
  2. Hills, Ben. Princess Masako: Prisoner of the Chrysanthemum Throne, pp. 38.