Ryan O'Neal

usona aktoro

Charles Patrick Ryan O'NEAL [oNIL][1] (naskiĝis la 20-an de aprilo 1941 - mortis la 8-an de decembro 2023) estis usona aktoro kaj iama boksisto.[2] O'Neal trejniĝis kiel amatora boksisto antaŭ komenci sian karieron en aktorado en 1960. En 1964, li ludis la rolon de Rodney Harrington en la noktohora televidserio de ABC nome Peyton Place.[3] La serio estis tuja sukceso kaj akcelis la karieron de O'Neal. Li poste trafis alitipan sukceson en filmoj, plej rimarkinde en Love Story (1970), pri kiu li ricevis nomumojn al Oskar-premio kaj al Ora Globo por la Plej Bonkvalita Aktoro,[4] kaj en la filmoj de Peter Bogdanovich nome What's Up, Doc? (1972) kaj Paper Moon (1973), de Stanley Kubrick nome Barry Lyndon (1975), de Richard Attenborough nome A Bridge Too Far (1977), kaj de Walter Hill nome The Driver (1978). De 2005 ĝis 2017, li havis oftan rolon en la televida serio de Fox nome Bones kiel Max,[5] la patro de la ĉefrolulino Temperance "Bones" Brennan.

Ryan O'Neal
Persona informo
Ryan O'Neal
Naskiĝo 20-an de aprilo 1941 (1941-04-20)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio,  Usono
Morto 8-an de decembro 2023 (2023-12-08) (82-jaraĝa)
en Santa Monica, Kalifornio,  Usono
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater University High School • Phillips Academy • profesia lernejo Hollywood • Munich American High School vd
Familio
Patro Charles O'Neal vd
Patrino Patricia O'Callaghan vd
Edz(in)o Leigh Taylor-Young • Joanna Moore vd
Amkunulo Farrah Fawcett vd
Infanoj Tatum O'Neal • Griffin O'Neal • Patrick O'Neal • Redmond O'Neal vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • filmproduktoro vd
Laborkampo aktorado • kina aktorado vd
Aktiva dum 1960–2017 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
O'Neil en Finnlando en 1970.

Referencoj redakti

  1. Birth Registry, californiabirthindex.org; alirita la 22an de Junio, 2014.
  2. Ryan O'Neal Biography.
  3. Peyton Place.
  4. Love Story.
  5. Bones.

Eksteraj ligiloj redakti