Socia klaso kutime referencas hierarĥiajn malsamojn inter individuoj aŭ grupoj en socioj aŭ kulturoj. Kutime individuoj grupiĝas en klasoj laŭ siaj ekonomiaj pozicioj aŭ similaj politikaj kaj ekonomiaj interesoj ene de la klassistemo.

Usona afiŝo de 1911, kiu montras la kapitalisman socion, kie mono regas ĉion, la monarkio kaj registaro estas ĉe la avangardo, la pastraro estas subulo al la registaro, la armeo sub la pastraro, la burĝaro rigardas al la armeo, kaj la laboristoj. portu ĉiujn surdorse.

Socian klason konsistigas personoj, kiuj en iu socio havas similajn privilegiojn kaj posedon kaj pro tio estas certasence elkluditaj de aliaj grupoj analoge difinitaj. Ekzemploj estas nobelaro, burĝaro, klerikaro, laboristaro/proletaro, militistaro.

1. Dividaĵo de popolo laŭ iuj civilaj aŭ politikaj kondiĉoj. La tri klasoj de la patricioj, kavaliroj kaj plebanoj en antikva Romo. Pri tio oni devus paroli ne pri klaso, sed pri socia tavolo.

2. Aro da personoj havantaj samajn ekonomiajn interesojn, kaj plej ofte luktas por plibonigi ilin. La reganta klaso, la meza klaso, la laborista klaso.

3. Supra klaso en modernaj socioj estas la socia klaso komponita de personoj kiuj tenas la plej altan socian statuson, kutime la plej riĉaj membroj de la klasa socio, kiuj same tenas la plej grandan politikan povon. La supra meza klaso estas la socia grupo konstituita de membroj de plej alta statuso de la meza klaso.

Vidu ankaŭ redakti