Tatsuya Nakadai (仲代 達矢 Nakadai Tatsuya?, denaske Motohisa Nakadai; 13a de Decembro, 1932) estas japana kinarta aktoro fama pro la ampleksa vario de roluloj kiujn li portretis kaj multaj kunlaboroj kun famaj japanaj kinreĝisoroj.[1]

Tatsuya Nakadai
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1932 (1932-12-13) (91-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Familio
Edz(in)o Yasuko Miyazaki
Okupo
Okupo aktorojapana voĉoaktorokantisto
vdr

Li aperis en 11 filmoj reĝisoritaj de Masaki Kobayashi, kiel la trilogia serio de La homa kondiĉo, en kiu li stelulis kiel la ĉefa rolulo Kaji, plus Harakiri, Samuraja ribelo kaj Kŭaidan.

Nakadai laboris kun nombraj japanaj plej bone konataj kinistoj — stelule aŭ kunstelule en ses filmoj reĝisoritaj de Akira Kurosawa (nome La sep samurajoj, Joĝimbo, Sanĵuro, Ĉielo kaj infero, Kagemuŝa kaj Ran), same kiel li estis elektita por gravaj filmoj reĝisoritaj de Hiroshi Teshigahara (Tanin no kao), Mikio Naruse ( Onna ga kaidan o noboru toki), Kihachi Okamoto (Kiru kaj Dai-bosatsu Tōge), Hideo Gosha (Goyokin), Shirō Toyoda (Jigokuhen) kaj Kon Ichikawa (Enjō kaj Kagi).

Entute, el 1954 per La sep samurajoj de Kurosawa ĝis 2021, li aperis en 129 filmoj. Krome li partoprenis en animeaj filmoj, en klasika teatro, inter aliaj por kelkaj verkoj de William Shakespeare, en televidaj programoj ktp.

Referencoj redakti

  1. Tatsuya Nakadai. The New York Times. Arkivita el la originalo je 2013-10-08. Alirita 2021-03-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-08. Alirita 2021-08-20.

Eksteraj ligiloj redakti