Thomas HEYWOOD (n. dum la frua 1570-a jardeko, m. la 16-an de aŭgusto 1641) estis angla aktoro, dramisto kaj verkisto.

Thomas Heywood
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1574 (1574-01-01)
en Lincolnshire
Morto 16-an de aŭgusto 1641 (1641-08-16) (67-jaraĝa)
en Clerkenwell
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto • teatra aktoro • aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Titolpaĝo de komedio de Thomas Heywood, A Maidenhead Well Lost (Himeno Bone Cedata)

Vivo redakti

Pri lia vivo restas malmultaj informoj. Li studis ĉe la Universitato de Kembriĝo, kie li iĝis ano de la instrua fakultato de kolegio Peterhouse antaŭ translokiĝi al Londono kie li eniris teatran karieron.

Eble li estis parenco de Jasper Heywood kiu tradukis tragediojn de Seneko la pli juna, kaj kuzo de la poeto John Donne, sed tio tute ne certas.

Verkoj redakti

Li verkis multajn teatraĵojn kaj teatrajn spektaklojn. La plej konata estas A Woman Killed with Kindness (Virino Mortigata per Bonkoreco, 1603). Krom la teatraĵoj de kiu li estis la solo aŭtoro, li kunlaboris kun aliaj dramistoj por krei teatraĵojn.

Ankaŭ li verkis poemojn (inter kiu estis longa vershistorio de la mondo), defendon de la aktora profesio, biografion traktintan la fruan vivon de Elizabeto la 1-a, kaj tradukon de dialogoj de Lukiano.