Thomas REID [riːd] (naskiĝis la 26-an de aprilo[jul.]/ 7-an de majo 1710[greg.], mortis la 7-an de oktobro 1796) estis religie trejnita skota filozofo. Li estis fondinto de la Skota Skolo de Komuna Senco kaj ludis gravan rolon en la Skota Klerismo. En 1783 li estis kunfondinto de la Reĝa Societo de Edinburgo. Samtempulo de David Hume, Reid estis ankaŭ "la plej frua kaj plej feroca kritikanto de Hume".[1]

Thomas Reid
Persona informo
Thomas Reid
Naskiĝo 26-an de aprilo 1710 (1710-04-26)
en Strachan
Morto 7-an de oktobro 1796 (1796-10-07) (86-jaraĝa)
en Glasgovo
Religio protestantismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de Aberdeen vd
Familio
Patro Lewis Reid vd
Profesio
Okupo filozofobibliotekisto • matematikisto • verkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo metafizikoetiko vd
Filozofo
Skolo/tradicio Skota Skolo de Komuna Senco
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en la Universitato de Aberdeen kaj iĝis religiulo de la Eklezio de Skotlando. Poste li estis profesoro de Morala Filozofio en la Universitato de Glasgovo, kien li estis alvokita kiel anstataŭanto de Adam Smith.

Reid kredis, ke la komuna saĝo (speciale en la filozofia senco de "sensus communis" -komuna senco-) estas, aŭ almenaŭ estu, je la fundamento de ĉiu filozofia esploro.[2] Li diskonsentis el Hume, kiu asertis, ke oni neniam povas koni tion je kiu la ekstera mondo konsistas ĉar onia kono estas limigita al la ideoj en la menso, kaj el George Berkeley, kiu asertis, ke la ekstera mondo estas nur ideoj en la menso. Kontraste, Reid postulis, ke la fundamento sur kiu onia "sensus communis" estas konstruita pravigas onian kredon, ke estas ekstera mondo.

Verkoj redakti

Bibliografio redakti

  • Barker, Stephen kaj Tom Beauchamp, eld., Thomas Reid: Critical Interpretations, University City Science Center, 1976.
  • Terence Cuneo, René van Woudenberg (eld.), The Cambridge Companion to Thomas Reid, Cambridge: Cambridge University Press, 2004.
  • Daniels, Norman. Thomas Reid's Inquiry:The Geometry of Visibles and the Case for Realism. Stanford, CA: Stanford University Press.
  • Davis, William C., Thomas Reid's Ethics: Moral Epistemology on Legal Foundations. Continuum International, 2006. (ISBN 0-8264-8809-9)
  • Ducheyne, Steffen. "Reid's Adaptation and Radicalization of Newton's Natural Philosophy". History of European Ideas 32 (2006) 173–189.
  • Roger D. Gallie, Thomas Reid and the Way of Ideas, Dordrecht: Kluwer, 1989.
  • Haldane, John. "Reid, Scholasticism, and Current Philosophy of Mind" en M. Delgano kaj E. Matthews, eld., The Philosophy of Thomas Reid. Dordrecht: Kluwer, 1989.
  • Lehrer, Keith. Thomas Reid. London: Routledge, 1989.
  • Rowe, William. Thomas Reid on Freedom and Morality. Ithaca, NY: Cornell University Press, 1991.
  • Wolterstorff, N. Thomas Reid and the Story of Epistemology. Cambridge: Cambridge University Press, 2001.

Notoj redakti

  1. Vidu Craig G. Bartholomew kaj Michael W. Goheen, Christian Philosophy p. 138 (Baker Academic, 2013).
  2. Thomas Reid. Metaphysics Research Lab, Stanford University. 2016.

Eksteraj ligiloj redakti