La Unuo 731 estis sekreta programo de esplorado kaj disvolvigo de biologiaj armiloj de la Imperia Japana Armeo, kiu faris mortigajn medicinajn eksperimentojn ĉe homoj dum la Dua ĉin-japana milito (1937-1945) kadre de la Dua Mondmilito. Temis pri kelkaj el el la plej teruraj militkrimoj fifaritaj en la moderna epoko. Oficiale konata de la Imperia Japana Armeo kiel Laboratorio de Epidemia Esplorado kaj Evitado de la Ministerio Politika Kempeitai, estis dekomence starigita kiel politika kaj ideologia fako de la militista polico Kempeitai. Ĝi estis kreita cele al kontraŭigo de la influo politik-ideologia fare de supozitaj malamikoj kaj al plifortigo de la sistemo de la militista unueco.

Unuo 731
militista unuo • militkrimoj de Japana Imperio
Komenco 1935 vd
Fino 1945 vd
Geografia situo 45° 36′ 0″ N, 126° 38′ 0″ O (mapo)45.6126.633333Koordinatoj: 45° 36′ 0″ N, 126° 38′ 0″ O (mapo)
Lando(j) Respubliko Ĉinio vd
Situo Pingfang District
Unuo 731 (Ĉinio)
Unuo 731 (Ĉinio)
DEC
Unuo 731
Unuo 731
Map
Unuo 731
Agareo

milito per biologiaj armiloj
kemia milito
• fieksperimentado sur homoj

Fondinto(j) Kempeitai vd
vdr
Konstruaĵo de la Harbina instalaĵo de la Unuo 731.
Shirō Ishii, komandanto de la Unuo 731.

La unuo estis maskita kiel instalaĵo por akvopurigado en la distrikto Pingfang, nodoriente de la urbo Harbino, Ĉinio, parto de la pupoŝtato Manĉukuo. Ĝi fukciis tra la japana politika propagando kaj kiel ideologia fronto de la politika fako de la armeo nomita Kōdōha (Milita Partio). En la unua fazo, tiu fako agadis kontraŭ la komunisma propagando, sed poste etendis siajn kompetencojn en aliaj direktoj, kaj en Japanio kaj eksterlande.

Ĝi iĝis proksimuma similaĵo de la naziisma Schutzstaffel. Ĝi apogis la kredon en la japana rasa supereco, teoriojn rasismajn, kontraŭspionadon, esploradon, politikan sabotadon kaj enfiltradon en la malamikaj linioj. Ĝi estis ligita kun la militpolico de Manĉukuo, la servo de manĉua spionado, la ordinara manĉua polico, la Manĉuaj Komitatoj, naciismaj partioj de manĉuaj regionoj kaj la roto de la Japana Sekreta Servo en Manĉukuo.

Ĝis dek mil personoj, kaj civilaj kaj militistaj, de ĉina, korea, mongola kaj rusa devenoj suferis la eksperimentadon fare de la Unuo 731.[1] Kelkaj usonaj kaj eŭropaj militprizonuloj same suferis kaj same mortis fare de la Unuo 731.[2] Krom tio, la uzado de biologiaj armiloj disvolvigitaj de la programo de biokemia armilaro de la Unuo 731, rezultis en dekoj da miloj de mortoj en Ĉinio – eble ĝis du cent mil viktimoj laŭ kelkaj kalkuloj.[3]

Multaj el la scienculoj partoprenintoj en la unuo 731 plue sekvis karierojn en politiko, edukado, negocoj kaj medicino. Kelkaj estis arestitaj de la sovetoj kaj procesitaj en la juĝoj pri la militkrimoj de Ĥabarovsko; aliaj kiuj kapitulacis al usonanoj ricevis amnestion kontraŭ aliro al la informaro kiun ili estis kolektintaj.[4]

Notoj redakti