Veľký Krtíš

urbo de Slovakio

Veľký Krtíš (hungare Nagykürtös) estas urbo en Slovakio en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš, kies distriktejo estas.

Veľký Krtíš
hungare: Nagykürtös
urbo
Vido al Veľký Krtíš
Blazono
Oficiala nomo: Veľký Krtíš
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Veľký Krtíš
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Krtíš
Situo Veľký Krtíš
 - alteco 200 m s. m.
 - koordinatoj 48° 12′ 54″ N 19° 20′ 17″ O / 48.21500 °N, 19.33806 °O / 48.21500; 19.33806 (mapo)
Areo 15,028 km² (1 502,8 ha)
Loĝantaro 12 671 (31.03.2011)
Denseco 843,16 loĝ./km²
Unua skribmencio 1245
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 990 01
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj VK
NUTS 515850
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Veľký Krtíš
Retpaĝo: www.velky-krtis.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

La urbo situas en valo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Lučenec. La lasta troviĝas 36 km.

Historio redakti

La urbo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1245 en formo Curtus. Tiam la kampoj apartenis al abatejo de Šahy. La turkoj okupis kaj tenis la komunumon inter 1554-1594. En 1680 alvenis novuloj por pligrandigi la komunumon. Komenciĝis minado de bruna karbo ekde la 19-a j.c. kaj uzino por lignaĵsegado en 1909. En 1910 loĝis en la urbo 843 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1920 ĝi apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Balassagyarmat. La regiono ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio. La urbeto iĝis urbo en 1968. Okazis granda renovigo de urbocentro en 1993. En 2001 loĝis tie 14 013 da homoj, (12 182 slovakoj, 869 hungaroj, 288 ciganoj, 110 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Veľký Krtíš naskiĝis hungardevena operkantisto Gabriella Balga.

 
Luterana preĝejo