Vidringtonio (Widdringtonia) estas afrotropisa genro de koniferaj arboj en la familio de la cipresacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vidringtonio
Widdringtonia whytei
Widdringtonia whytei
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Subfamilio: Callitroideae
Genro: Widdringtonia
Endl.
Specioj

Widdringtonia cedarbergensis
Widdringtonia nodiflora
Widdringtonia schwarzii
Widdringtonia whytei

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nomo estas dediĉita de aŭstra botanikisto Stephan Endlicher al frua spertulo pri la koniferaj arbaroj de Hispanujo, Samuel Edward Cook aŭ Widdrington (1787-1856).

Estas kvar specioj, ĉiuj hejmaj en suda Afriko, kie ili estas nomataj Afrikaj cipresoj. Ili estas arboj aŭ grandaj arbedoj atingante altecon de 5-20 m ( ĝis 40 m ĉe W. whytei). La folioj estas ĉiamverdaj kaj skvamecaj, escepte de ĉe ĝermoplantoj, kiuj havas pinglecajn foliojn kiuj longas 1-1.5 cm.

Specioj redakti

Unu specio estas larĝe disvastigita en suda Afriko, dum la tri aliaj havas limigitajn arealojn, ofte troviĝante kun aŭ apud la larĝe disvastigita specio.

  • Widdringtonia cedarbergensis aŭ Cedarberga vidringtonio : endemia en la Cedarberga Montaro ( nordoriente de Kaburbo, Okcidenta Kablando, Sud-Afriko );
  • Widdringtonia nodiflora aŭ montara vidringtonio : vaste disvastigita, ekde suda Malavio suden ĝis Okcidenta Kabolando en Sud-Afriko;
  • Widdringtonia schwarzii aŭ ŝvartzia vidringtonio : endemia en Baviaanskloof kaj Kuga-Montaro (okcidente de Port Elisabeth, Orienta Kablando, Sud-Afriko);
  • Widdringtonia whytei aŭ Mulanĝe-montara vidringtonio : endemia en Mulanĝe-Montaro, Malavio.

La plej proksimaj parencoj de Widdringtonia estas Callitris kaj Actinostrobus el la Aŭstralazia ekozono, kiuj diferencas pri iliaj strobiloj kaj folioj estante en triopaj rozetoj, ne en kontraŭaj paroj.

Uzadoj redakti

La ligno estas leĝera, nedura kaj aroma.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti