Vintra Olimpiko 1924

tutmonda sporta evento

La 1-a Vintra Olimpiko (aŭ Vintraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 25-a de januaro 1924 ĝis la 5-a de februaro 1924 en Chamonix,  Francio. La Vintra Olimpiko estis oficiale malfermata de Gaston Vidal. La konkursoj origine nomiĝis "Internacia Semajno de Vintra sporto kadre de la Somera Olimpiko 1924 en Parizo". Nur dum majo 1926 la Internacia Olimpika Komitato decidas postokaze doni al la evento la statuson de la "1-a Vintra Olimpiko".

I Vintra Olimpiko
Loko: Chamonix ( Francio)
Komenca dato: La 25-a de januaro 1924
Fina dato: La 5-a de februaro 1924
Oficiala malfermanto: Gaston Vidal
Olimpika ĵuro: Camille Mandrillon
Nombro de nacioj:
16
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
258
(247 / 11)
Nombroj de sportoj:
Somera olimpiko
← 1920 1928 →
Vintra olimpiko
1928 →
vdr

Kulminoj redakti

  • La sportistoj el Kanado kaj Usono dominis la konkurson pri glacihokeo. Ili sukcesis mem atingi 100 respektive 73 golojn, dum la kontraŭantoj kontraŭ ili sume sukcesis nur pri 3 respektive 6 goloj. La eŭopaj teamoj ne havis ŝancon kontraŭ ili.

Elstaraj sportistoj redakti

  • Clas Thunberg (Finnlando) kolektas tri orajn, unu arĝentan kaj unu bronzan olimpikajn medalojn pri sketado kaj iĝas la plej sukcesa olimpika sportisto.
  • Thorleif Haug (Norvegio) kolektas tri orajn, unu arĝentan kaj unu bronzan olimpikajn medalojn pri skiado, iĝas "ski-reĝo" kaj dua plej sukcesa olimpika sportisto. La bronzan medalon tamen li devas redoni 50 jarojn pli poste, ĉar oni dum la jaro 1974 en renkonto de la ankoraŭ vivantaj olimpikaj sportistoj konstatis, ke la ĵurio siatempe faris eraron.
  • Roald Larsen (Norvegio) kolektas du arĝentan kaj tri bronzan olimpikajn medalojn pri sketado - ankaŭ kvin medalojn.

Menciindaĵoj redakti

  • Ankaŭ ses jarojn post la fino de la Unua Mondmilito Germanio ne ricevis inviton al la 8-aj Olimpikoj en Parizo kaj do ankaŭ ne rajtis sendi atletojn al Chamonix. Ŝancojn pri olimpikaj medaloj Germanio havintus precipe en arta sketado.
  • Kvankam ne ekzistis oficiala decido pri tio, la konkurso pri glitŝtonludo ĉiam en postaj statistikoj konsideriĝis nur "demonstro de sporto", ne vera konkurso. Nur dum februaro 2006 la Internacia Olimpika Komitato deklaris la sporton oficiala konkurso de la Vintraj Olimpikoj. Gazeto el la skota urbo Glasgow dum la Vintraj Olimpikoj 2006 publikigis pruvojn, ke dum la ludoj de 1924 glitŝtonludo ne estis nur "demonstro de sporto". La brita teamo do 82 jarojn post la evento ankoraŭ ricevis oran olimpikan medalon.
  • Jam dum sia fonda kongreso dum la jaro 1894 la IOK decidis ankaŭ atribui olimpikan premion pri montogrimpado. Tian premion unuafoje dum 1924 ricevis la brito Charles Bruce pro sia sukcesa himalaja ekspedicio de la jaro 1921.
  • La plej juna sportistino de la Vintraj Olimpikoj estis la 11-jara Sonja Henie, kiu pro sia infana ĉarmo iĝis aparta favorato de la publiko.

Konkursoj redakti

Partoprenantoj redakti

13 inaj kaj 245 viraj atletoj el 16 nacioj partoprenis la historian unuajn Vintrajn Olimpikojn. Ankaŭ atleto el Estonio, la germana balto Christfried Burmeister (kiu en 1924 vivis en Luksemburgo), estis aliĝinta kaj ĉeestis, kaj dum la malfermo la flago de la respubliko Estonio portiĝis en la stadionon. Sed dum la konkursoj li mankis pro nekonataj kialoj - tamen li havis sian sportan olimpikan debuton en la Vintra Olimpiko 1928.

Medala klasifiko redakti

 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1   Norvegio 4 7 6 17
2   Finnlando 4 4 3 11
3   Aŭstrio 2 1 0 3
4    Svislando 2 0 1 3
5   Usono 1 2 1 4
6   Britio 1 1 2 4
7   Svedio 1 1 0 2
8   Kanado 1 0 0 1
9   Francio 0 0 3 3
10   Belgio 0 0 1 1
kompleta medaltabelo

Eksteraj ligiloj redakti



Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024