Zsennye
Zsennye [ĵenje] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. La loknomo estas Simono en praa hungara formo.
Zsennye | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9766 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 7′ N, 16° 49′ O (mapo)47.11318888888916.816880555556Koordinatoj: 47° 7′ N, 16° 49′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 5,02 km² ( 502 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zsennye [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodo: 9765
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 100
Geografio redakti
Zsennye situas laŭ Rába. Szombathely troviĝas 25, Budapeŝto 200 km [1] Arkivigite je 2016-08-22 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio redakti
En Zsennye loĝis pli frue romianoj, ĉe la rivero Rába estis trapasejo. Dum la historio estis tie 2 vilaĝoj: Kis- kaj Nagy-zsennye (Malgranda kaj Granda Zsennye).
En Zsennye migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
La romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1801. La alia Preĝejo Sankta Cecilio (Rábatöttös) situas parte en teritorio de Zsennye. La alia vidindaĵo estas Kastelo de Zsennye. La posedantaj familioj estis laŭvice Sennyei, Bezerédj, Békássy. En la kasteloparko troviĝas maloftaj kaj malnovaj arboj, bedaŭrinde ili plejparte neniiĝis en 1945. Nuntempe la kastelo estas artista kolonio.
Famuloj redakti
- En la iama Kiszsennye mortis subpalatino György Bezerédj.
- En Zsennye mortis skulptistoj Sándor Kiss kaj Gyula Kiss Kovács.